(En universitata restoracio)
Tom:
Saluton, Linda.
Linda:
Saluton, Tom.
Tom: Diru al mi: kiu esta
tiu?
Linda:
Kiu?
Tom: Tiu alta, blonda, juna
viro ...
Linda:
Kiu?
Tom: Tiu, kiu sidas en la
angulo.
Linda:
Ho, tiu!
Tom: Jes, tiu.
Linda:
Mi ne scias. Mi
ne scias, kiu li estas.
Nova studento, verŝajne.
Tom:
Li estas tute sola.
Linda:
Ne, Rigardu : bela knabino iras al li.
Tom: Ne bela. Juna, eble, sed ne bela. Nur vi estas bela, Linda.
Linda:
Tom, kara! Kio okazas al vi? Eble vi laboras tro multe,
kaj...
Tom: Nenio speciala okazas
al mi. Kaj mi ne
laboras tro multe. Fakte
mi laboras malmulte
nun. La vera
demando estas: kio okazas al vi, Linda?
Nur vi estas vere bela.
Linda:
Nu, nu ....
Tom: Estas fakto. Nur vi estas
bela, Linda. Mi estas
sincera. Venu kun
mi!
Linda:
Sed ...
Tom: Venu. Al la granda spegulo. Rigardu. Jen estas Linda, la plej bela virino
en la mondo,
la plej bela virino en la tuta mondo.
Linda:
Kaj jen estas Tom, la plej malserioza knabo en la tuta
universitato.
|