Bob: Diable ! Kio
okazas ? Vi aspektas
kiel spionoj. Ĉu
mi povas sidi kun vi ?
Linda: Saluton,
Bob.
Tom:
Bonan
tagon, Bob.
Bob:
Bonan
tagon, Linda. Bonan
tagon, Tom. Pardonun,
ke mi ne salutis vin tuj.
Linda:
Ne gravas. Nun vi salutis, kaj ni pardonas
vin.
Bob:
Ĉu
vi permesas, ke mi sidu ĉe via tablo?
Linda:
Kompreneble vi sidu kun ni.
Bob:
Mi
tamen ne volas esti maldiskreta.
Eble Tom parolas pri amo kaj preferas esti sola kun
vi.
Tom:
Mi
ne parolis pri amo.
Linda:
Li nur
diris, ke mi estas la plej bela virino en la tuta mondo.
Bob:
Li
pravas. Tio ne
estas am-deklaro, tio estas simpla fakto.
Tom:
Prave. Simpla fakto.
Bob:
Nu
certe, Linda estas tre bela, sed ne tio gravas nun.
Linda:
Ne gravas,
ĉu? Ne gravas, ke mi estas bela, ĉu?
Jen bela deklaro !
Bob:
Pardonu min.
Mi volas diri,
ke io estas pli grava.
Tom:
Kio
? Pri kio vi parolas?
Kio estas pli grava?
Bob:
Vi
ne vidis min, dum mi proksimiĝis al vi, sed mi vin rigardis.
Linda:
Mi ne komprenas, pri kio vi parolas.
Bob:
Mi
parolas pri via vizaĝo.
Linda:
Kio pri mia vizaĝo ?
Ĉu ĝi ne estas bela?
Bob:
Ho
jes, ĝi estas bela.
Ĝi estas la plej bela en la mondo.
Sed ĝi estis mistera !
Linda:
Mistera? Ĉu
mia vizaĝo estis mistera?
Bob:
Jes. Via vizaĝo estis mistera. Fakte, viaj vizaĝoj estis misteraj.
Mistera vizaĝo de spionino
ĉe mistera vizaĝo de spiono. Vi aspektis strange. Vi aspektis mistere. Mi bone rigardis
vin, dum mi proksimiĝis al vi, kaj estis mistera esprimo
sur via vizaĝo, Linda, kaj ankaŭ
sur via, Tom. Kiel
mi jam diris, vi aspektis kiel spionoj.
|