unu
du
tri
kvin
ses
sep
ok
nau
dek
dek unu
dek du
dek tri
dek kvar
dek kvin
dek ses
dek sep
dek ok
dek nau
dudek
dudek unu
dudek du
dudek tri
dudek kvar
dudek kvin

 

Bob diras ke la virino nomigxas Gerda, instruistino pri kriptografio.

 

CHAPITRO KVAR

Bob:        Diru al mi sincere: pri kio vi parolis ?

Tom:       Ni parolis pri tiu ulo.

Bob:        Kiu ulo ?

Tom:       Tiu viro ĉe la angulo.  Tiu juna viro. s

Bob:        Pri kiu vi parolas ? Ĉu pri tiu blondulo, kiu sidas kun Gerda?

Linda :     Gerda ! Vi do scias, ke ŝia nomo estas Gerda ! Vi do konas ŝin !

Bob:        Nu, mi ne vere konas ŝin.  Mi scias, kiu ŝi estas.  Tio estas alia afero. 

Linda:      Kiu do ŝi estas ?

Bob:        Sed vi ne respondis al mi.  Vi ne respondis al mia demando.  Ĉu vere pri tiu                 blonda junulo vi parolis ?

Tom:       Jes.  Pri li.

Bob:        Mi ne konas lin.  Mi neniam vidis lin antaŭe.

Linda:      Sed, diru al mi, kiu estas tiu Gerda ?

Bob:        Ŝi venis por instrui.  Temas pri io mistera, fakte.  Kriptaĵo-scienco.

Linda:      Kio ? Kiel vi diris ? Krip-ta-ĵo-sci-en-co, ĉu ? Kiu estas tio ?

Bob:        Ĉu vere vi ne scias, kio estas kriptaĵo-scienco? Oni diras ankaŭ "kriptografio".

Linda:      Ne.  Mi ne scias.  Mi tute ne scias.  Ĉu vi scias, Tom?

Tom:       Ĉu tio ne estas la arto kompreni, pri kio temas sekreta mesaĝo ?

Bob:        Prave.  Jen ŝia fako.  Fakte, ŝia fako estas la malnovaj sekretaj lingvoj.

Tom:       Mi ne komprenas.  Kiu, en universitato, volas lerni pri malnovaj sekretaj langvoj ?

Bob:        Ankaŭ mi ne tute komprenas.  Estis ideo de Ronga, la profesoro pri lingvistiko.  Li                 konsideras, ke sekretaj lingvoj estas aspekto de la arto komuniki, kaj ke ili do                 rilatas al lingvistiko.

Linda:      Eble jes.  Eble li pravas.  Kaj tamen tiu ideo estas iom stranga, ĉu vi ne                 konsentas?

Bob:        Jes.  Ĝi aspektis strange ankaŭ al mi, kiam oni parolis pri ĝi.

Linda:    Eble Ronga, la lingvistika profesoro, nur deziris, ke bela virino kunlaboru kun li.                   Ĉu ne estas bona ideo kunlabori kun bela knabino, kiam tio estas ebla?

Tom:       Mi jam diris al vi, ke ŝi ne estas bela.   Nur vi estas bela.

Bob:        Mi ne konsentas.  Estas fakto, ke Linda estas tre bela, ke ŝi estas la plej bela                  knabino en la mondo.  Sed ankaŭ Gerda estas bela.   Iom malpli bela, sed tamen                  bela. Ĉu vi konsentas ?

Tom:       Tute ne.  Por vi, eble, Sed por mi ne.  Por mi, nur Linda ekzistas kiel bela virino. 

Bob:        Ĉu vi volas diri, ke por vi Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo? 

Tom:       Jes.  Por mi, Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo.

Bob:        Diable ! Vi verŝajne amas ŝin. 

 

Hosted by www.Geocities.ws

1