“Sed kial,
kial, kial?” diris la policano preskaŭ krie al sia edzino,
kiu estis lia plej helpema kunlaboranto.
“Diru al mi kial, kaj mi solvos la problemon. Oni ne kaptas homon por la simpla
plezuro travivi aventruon !
Ŝi ne estas riĉa.
Ne kun la espero ricevi monon ili ŝin kaptis. Ŝi ĉiam vivis plej trankvilan,
honestan vivon. Do
ne ĉar ŝi enkiksis sin en iun kriman agadon ili
ŝin kaptis. Pro kio do? Por kio?”
“Ŝi instruas, vi diris al mi.
Kion do ŝi instruas?
Kio estas ŝia fako?”
“Ŝi instruas historion, sed estas specialisto
pri la sekretaj lingvoj de la deksepa kaj dekoka jarcentoj.”
“Pro tio verŝajne ŝi malaperis, sed ni ne
trovos la motivon uzante nur nuan imagon.
Ni prefere uzu la faktojn.
Ni provu munmeti ilin, rekunmeti la sinsekvon de la
okazaĵoj. Kiel la afero komenciĝis?”
“Ni ne scias multon.
Mi raportu jene.
Du gestudentoj – Tom kaj Linda – rimarkis, ke alta
blondulo metas ion en la tason de Gerda.
Ili rimarkis pro lia kaŝa, stela maniero agi.
Iom poste, Gerda eliras en la mamserva restoracio tra
la pordo koridora. Tuj
poste aŭdiĝas bruo, kvazaŭ iu falus.
Bob, kiu aliĝis al Tom kaj Linda intertempe, eliras
kune kun Tom. Ili trovas Gerdan en la koridoro
: ŝi kuŝas senkonscia.
Tom foriras serĉe al helpo, dum Bob gardas la
junan profesorinon. Kiam Tom revenas kun la flegistino,
Gerda malaperis, sed ĉi-foje Bob estas senkonscia, batita
al-kape. Intertempe
la blondulo eliris tra la alia pordo de la memserva restoracio,
kaj lin sekvis Linda.
Ŝi sukcesas kunveturi en lia aŭto, sed ne
sukcesas igi lin diri ion helpan. Tamen ŝi notas la numeron,
markon kaj tipon de la aŭto..”
“Ĉu la aŭto estis lia?
Ĉu ne estis ŝtelita veturilo?” Kiam ŝi petis, ke li veturigu
ŝin, tio al li ne plaĉis, sed li verŝajne opiniis,
ke estos eĉ pli suspekte malakcepti ŝin.”
“Vi do scias, kiu li estas, ĉu ne?”
“Jes, ni kontrolis.
Estas la frato de fraŭlino Marta, unu el la universitataj
flegistinoj, tiu, kiun Tom venigis.”
“Interese! Plej interese!
La gefratoj eble kunlaboras en iu malhonesta agado. Kion ili respondas al via demandado
pri tiuj strangaj okazaĵoj?”
“Kial?”
“Por ke li ne suspektu, ke ni suspektas lin. Li estas niz sola ŝanco retrovi
Gerdan. Bedaŭrinde,
en la lastaj tagoj, li vivas plej normalan vivon, iris al
neiu speciala loko, faris nenion atentindan.
Eble li ludis sian rolon kaj ĝin finis.
La aliaj -- tiuj, kiuj forkuris kun Gerda, kiam Bob,
kiu gardis ŝin, estis senkonsciigita -- certe estas la
gravuloj. Ili devas ekzisti, ĉar nek
la alta bondulo, nek lia fratino Marta povis forporti Gerdan. Se evidentiĝos, ke la tasko
de la blondulo estis nur faligi ian dormigan substancon en
la trinkaĵon de Gerda, ni lin pridemandos. Ni ĝis
nun esperis, ke li kondukos nin al la malaperinta belulino.
Sed pli kaj pli ŝajnas, ke tio ne okazos."
|