Post duonhoro, iu envenis. Estis Bob!
“Kie sin kaŝas la lumserĉantoj?”
li kriis. “Ĉu
en la mallumo?”
La aliaj sin montris.
“Rekaŝu vin, ili tuj alvenos,” li
diris.
“Kiel vi faris por antaŭi ilin?”
“Dank’al Gerda. Ŝi telefone aranĝis, ke
veturilo atendu min ĉe la flughaveno, kaj ke ŝoforo
min veturigu ĉi tien. Ŝi estas riĉa, kaj mono
solvas multajn problemojn.
Ŝi donis tre precizajn indikojn por ebligi al
la ŝoforo trovi la lokon, kaj jen mi estas.
Sed niaj trezorserĉantoj tuj alvenos.
Ili flugis en la sama aviadilo, kiel mi, kaj kiam la
ŝoforo min trovis, mi vidis ilin iri al oficejo, kie
oni luas aŭtojn.”
Tom kuris supren al la observejo. Post kelkaj minutoj, la aliaj aŭdis
lian signalon.
Evnvenis la kavernon flegiston Marta,
ŝia frato la alta blondulo, la malgrasulo kiu rilatis
kun Gerda, kiam ŝi estis mallibera, kaj du aliaj viroj.
“Profesoro Ronga!” mire diris al si la
tri gestudentoj, kaj tuj poste ili aldonis: “Kaj Profesoro
Fergus!”
La unua instruis lingvistikon, la dua
anglan literaturon.
Laŭ la malnova dokumento, la trezoro
troviĝis en kofro metita en kavo aranĝita en la
rokoj, kaj la ŝtonoj, kiuj ĝin kovris kaj kaŝis,
kuŝis laŭ preciza desegno. Fakte, la ĝusta loko estis
indikita per signoj tiel multaj, kvankam diskretaj, ke la
pasado de l’ jarcentoj ne povu forpreni ĉiuj.
Pro tiuj precizaj indikoj, la ĝusta loko iĝis
rapide trovita. La grupo forprenis la kaŝantajn
ŝtonojn. Montriĝis,
ke la kavo estis plenigita per korko kaj diversaj aliaj substancoj,
kies celo verŝajne estis protekti la kofron kontraŭ
malsekeco.
La kofro, kiun ili eltiris, ne estis
tre granda, nek speciale bela aŭ valora. Ĝi estis ŝlosita. Per siaj iloj, ili ĝin malfermis.
|