Tom:
Ĉu
vi aŭdis? Kio estis tio?
Bob:
Jes, mi aŭdis.
Mi aŭdis ion.
Linda:
Ankaŭ mi aŭdis strangan bruon, kvazaŭ
iu falus en la koridoro.
Bob:
Kvazaŭ
ŝi falus.
Tom:
Mi
havis la saman penson kiel vi.
Ankaŭ mi pensis tion.
Ankaŭ mi pensis: jen Gerda
falas en la koridoro.
Linda:
Ĉu ni iru vidi?
Tom:
Kompreneble.
Ni iru tuj.
Bob: Mi
iru kun Tom, sed vi restu ĉi tie, Linda. Observu tiun junulon, kun kiu Gerda
parolis,
kaj kiu eble metis drogon en ŝian kafon.
Linda:
Ĉu vi ambaŭ foriras kaj mi restu tute sola? Mi iom timas.
Bob: Ni
ne havas la tempon diskuti. Ni devas iri vidi tuj. Restu trankvile ĉi tie. Vi nenion
riskas. Venu, Tom, ni ne perdu tempon.
|