unu
tri
kvar
kvin
ses
sep
ok
nau
dek
dek unu
dek du
dek tri
dek kvar
dek kvin
dek ses
dek sep
dek ok
dek nau
dudek
dudek unu
dudek du
dudek tri
dudek kvar
dudek kvin

Linda vidas la viro metas iu en la taso de la virino.

 

CHAPITRO DU

Linda:    Tom !

Tom:     Kio okazas la vi?  Vi estas pala! Bela, sed pala.

Linda:    Tom ! Ne rigardu !

Tom:     Kio okazas ?

Linda:    Strange ! Okazas io stranga, io tre stranga.  Tiu ulo, tiu nova studento ... Ne, ne, mi               petas vin, ne rigardu.  Estu diskreta.

Tom:     Diable ! Diru al mi.  Kio estas tiu mistero ?

Linda:    Lia mano agas strange.  Rigardu, se vi volas, sed plej diskrete.  Turnu vin iomete, eble,                sed tute nature.  Li ne vidu, ke vi rigardas al li.

Tom:     Vi pravas.  Io stranga okazas.  Dum ŝi ne rigardas al li -- ŝi nun rigardas al la granda               spegulo -- lia mano iom post iom, tre tre malrapide, proksimiĝas al ŝia taso...

Linda:    Estas io en lia mano....

Tom:     Mi ne vidas.  Li estas tro malproksima.  Diable ! Tiu alta forta knabo nun staras inter ili                kaj mi.  Mi ne plu vidas. 

Linda:    Sed mi vidas.  Mi vidas bone.  Mi vidas tre bone.  Mi vidas tute bone.  Ej !

Tom:     Kio okazas ?

Linda:    Ŝi rigardas al li nun, kaj lia mano haltas.

Tom:     Kaj kio plu ? Diru al mi !

Linda:    Nun li parolas al ŝi.  Li montras al la pordo.

Tom:     Eble li volas, ke ŝi rigardu al alia direkto, ke ŝi ne plu rigardu al li.

Linda:    Prave, tute prave.  Jen ŝi rigardas al la pordo.  Li plu parolas kaj parolas.  Dum ŝi ne                rigardas al lia direkto, lia mano plu proksimiĝas al la taso.  Ej !

Tom:     Kio ?  Kio okazas ?

Linda:    Lia mano revenas, tute diskrete, kvazaŭ tute nature.

Tom:     Ĉu estas io en lia mano ?

Linda:    Nenio plu.  Sed tute certe nun estas io en ŝia taso.

 

Hosted by www.Geocities.ws

1