" ... Ŝi
kuŝas meze de la koridoro !
Venu, venu tuj.
Certe la afero urĝas," diras Tom.
Li
rigardas la flegistinon. Ŝi
estas dika, grasa virino kun bluaj okuloj, ruĝaj haroj,
kaj tre ronda vizaĝo.
Jam kelkajn minutojn li provas diri, kio okazis, sed
ŝajnas, ke tiu flegistino ne rapide komprenas.
La vorto "urĝa" ŝajnas ne ekzisti en ŝia
vortaro.
"Kuŝas,
ĉu?
Meze de la koridoro, ĉu vere?" ŝi diras.
Videble,
la flegistino apenaŭ povas kredi.
"Kial,
diable, ŝi kuŝus meze de la koridoro?" ŝi
demandas.
"Mi
petas, venu urĝe. Mi ne
scial kial ŝi kuŝas tie.
Mi nur diras, kion mi vidis.
Ni trovis ŝin tie.
Eble ŝi estis malsana.
Mi ne scias. Ŝi svenis, ŝi perdis la
konscion. Nun
certe oni devas urĝe okupiĝi pri ŝi."
"Stranga
afero!"
"Nu,
nu, nu, nu. Kial, diable, ŝi svenis en la koridoro? Stranga
ideo ! Oni neniam
svenas tie."
"Ĉu
vere? Kie do
oni svenas en ĉi tiu universitato?
Pardonu min, sed mi ne konas la tradiciojn.
Mi estas novulo.
Apenaŭ unu semajnon mi estas ĉi tie."
"Juna
viro, en ĉi tiu universitato, oni svenas en la klas-ĉambroj,
oni svenas en la restoracio, oni svenas en la dorm-ĉambroj,
oni svenas en la ban-ĉambroj, eble oni eĉ povus
sveni en iu administra oficejo. Sed
pri sveno koridora mi neniam aŭdis.
Stranga epoko !
Stranga generacio !
Oni faras ion ajn nia-epoke !"
"Vi
parolas, parolas, paroladas, kaj dume tiu kompatinda knabino
kuŝas en koridoro, kaj neniu zorgas pri ŝi !"
"Nu,
nu. Ne maltrankviliĝu, juna viro, ne havu zorgojn. Ni tuj
rapidos tien, kaj mi tuj prizorgos ŝin."
Kaj
ili kune rapidas al la loko, kie Tom lasis sian amikon kun
Gerda.
Sed
jen subite Tom haltas.
"Kio
okazas?
Kial vi ekhaltis?"
demandas la flegistino.
"Ŝi
estis ĉi tie, kaj ne plu estas, sed..."
"Sed
estas iu alia, kaj li estas senkonscia, ŝajnas al mi. Ĉu
vi konas lin?"
"Jes,
estas mia amiko Bob. Kio
okazis al li?"
La
flegistino iras al Bob, kiu fal-sidas ĉe la koridora
muro. Ŝi tuŝas lian kapon.
"Batita
! Oni batis la kapon al li?"
"Diable
! Bob, Bob ! Respondu ! Ĉu vi aŭdas min? Diru
! Mi petas. Kio okazis?"
Sed
Bob ne respondas, kaj Tom iĝas pli kaj pli maltrankvila.
|