“Kie mi estis
en mia raporto? Ha,
jes! Mi memoras. Li
eliris el tiu vendjo kun papera sako ŝajne plena je dolĉaĵoj.”
“Eble estis ĉefe pano.”
“Prave, eble pano.
Ĉiaokaze; jen mi ekvidis lian aŭton, kiu
staris flanke de la strato.
Mi pensis : nun li forveturos aŭte, kaj mi ne
plu povos sekvi lin. Sed ne. Li nur iris porti tiun sakon al
la aŭto, ĝin metis en ĝin, reŝlosis la
aŭtopordon, kaj plu piediris. Nur tiam mi havis la ideon noti
la numeron de lia aŭta numerplato.
Mi do eksekvis lin plu.
Li paŝis sur la dekstra flanko de la strato, kaj
mi sekvis iom malproksime sur la maldekstra flanko.”
“Ĉu li rimarkis, ke vi lin sekvas?”
“Certe ne. Subite,
li eniris restoracion.
Mi hezitis. Ĉu
ankaŭ mi eniru?
Aŭ ĉu mi tro riskos, ke li vidos kaj rekonos
min? Unuflanke,
mi deziris spioni lin. Aliflanki, la risko, ke li rekonos
min, estis reala, kaj min ĝenis.
Dum mi staris tie hezitante, eniris la restoracion
grupo da soldatoj, eble ok aŭ naŭ, junaj viroj,
kiuj milit-servis, videble. Dum ili eniris kaj la pordo estis
malfermita, mi vidis, ke la restoracio estas granda kaj plena
je homoj. Mi
sekvis la ok aŭ naŭ soldatojn kaj trovis sid-lokon
ne tre videblan de la loko, kie mia blondulo ĵus eksidis.”
“Li do estas via blondulo, ĉu?”
“Ne parolu malsaĝe.
Vi perfekte scias, kion mi volas diri. Estis turka
aŭ pseŭdoturka restoracio, kun stranga muziko kaj
strangaj vestaĵoj. La kelneroj estis vestitaj per t.n.
(= tiel nomataj) naciaj vestoj multkoloraj. Mi manĝis bonegan supon, sed
poste ion, pri kio mi ankoraŭ nun min demandas, ĉu
estis pecoj el hundo aŭ kato.
Certe ne estis kokidaĵo, sed drom tio mi havas
neniun certecon. Ankaŭ la salato estis tre bona,
sed la kuko estis treege dolĉa, tro dolĉa por mi,
kaj same la turka kafo. Ĝis esit nedredeble plena je
sukero, kaj mi manĝis tiom da kaf-pulvoro, kiom mi trinkis
da kafo.”
“Mi miras pri la grava loko, kiun konsideroj pri manĝo
kaj trinko okupas en via spion-raporto.
Mi atendis aventurojn, sed venas ĉefe menuoj.”
“Ne ridu pri mi, aŭ mi ne daŭrigos la rakonton. Okazis io. Du el la soldatoj estis furiozaj,
ĉar la kelnero ne volis porti al ili bieron. Ili faris bruegon, kriegis, kriaĉis,
la aliaj provis ilin silentigi, kaj finfine speco de milito
komenciĝis inter ili.
Ili ekbatis unu la alian kun rimarkinda forto. Subite, jen unu telero flugis tra
la aero, poste du, tri, kvar, kvin aliaj teleroj, unu taso
eĉ flugis ĝis la plafono..”
“Kia ĝojo! Kia plezuro!
Kiajn perfektajn amikojn vi trovis!”
“Ĉefe, kia bruo!
Ŝajnis, ke ili rompas mil glasojn samtempe, dum
cent viroj kune kriaĉas, kaj dek muzikistoj provas kune
superi la bruon de la telera milito.”
“Tre bela atmosfero, ĉu ne?
Mi gratulas vin.
Estis kuraĝe resti tie.”
“Jes. Kia
vivo! Cetere, mi estas kuraĝa, ĉu
vi neniam rimarkis?”
“Mi ne konas vin sufiĉe, sed via kuraĝo ne
mirigas min. Bela, kuraĝa, riskema, aventurema,
bonkora : vi estas la perfekta virino. Sed pri via perfekteco ni havos
aliajn okazojn paroli.
Kio okazis post la telera, glasa kaj turka kafa milito?”
“Mi rimarkis tre bedaŭrinda aferon, nome, ke la
blondulo ne plu troviĝas en la restoracio.
Li certe foriris, dum mi tiom interesiĝis pri
la intersoldata milito. Mi vere bedaŭras mian mankon
de observemo. Se
kion fari? Bedaŭri ne helpas. Mi fuŝis mian taskon. Mi provos ne fuŝi ĝin
alian fojon.”
“Nu, prave, estas tre bedaŭrinda afero. Eĉ se nur ĉar ĝi
montras, ke vi tamen ne estas plene perfekta.
Sed mi almenaŭ ĝojas pri unu afero : vi fakte ne tiom interesiĝis
pri via blondulo. Do
eble vi pravas, eble li ne estas via blondulo, eble vi tamen
preferas vian karan brunharan amikon Tom.”
“Eble, eble, Sed ĉu vi vere scias, kial mi forturnis
miajn okulojn de tiu blondulo, kvankam mi antaŭe decidis
plej multe informiĝi pri li?”
“Nu, verŝajne ĉar..”
“Ĉar unu el tiuj juaj soldatoj estis tiel bela
viro!”
|