"Kie diable
mi troviĝas?" diris al si Gerda, kiam ŝi vekiĝis. Ŝi kuŝis sur lito -- sur
malkomforta, tro mallarĝa lito -- en ĉambro nekonata,
en domo nekonata.
Mankis al
ŝi forto, kaj ŝia tuta korpo iom doloris. Ŝi
estis laca, kvazaŭ ŝi estus laborinta multajn horojn
sinsekve en la kampoj, kvazaŭ ŝi estus movinta pezajn
rokojn kaj ŝtonojn dum multaj kaj multaj tagoj, sen eĉ
horo da dormo, kvazaŭ ŝi estus marĉinta dum
multaj kaj multaj semajnoj sur malfacila monta vojeto. Unuvorte, ŝi estis lacega,
kaj ŝajnis al ŝi, ke ĉiuj muskoloj de ŝia
korpo plendas pri troa laboro, nehome peza, nehome malfacila,
nehome laciga.
Kaj tamen
ŝi sciis, ke ŝi faris neniun korpan laboron. Ŝi
sentis sin malĝoja.
Ŝiaj okuloj malsekiĝis.
Ŝi ploris.
Ne estis multe da lumo en la ĉambro. Kvankam ŝi sentis sin tiel
laca, tiel senforta, scivolo pri la situacio tamen superis
ŝian deziron plu kuŝi.
Ŝi sekigis siajn okulojn kaj ellitiĝis.
Ŝi iris al la eta fenestro, esperante malfermi
la dikajn fenestro-kovrilojn, kiuj malhelpis la envenon de
lumo. Ŝi
ankaŭ esperis, ke ŝi vidos la sunon. Krome, estis tre varme en la ĉambro,
kaj estus saĝe malfermi la fenestron por enlasi iom da
pura aero. Sed
ŝi ne sukcesis.
Io malhelpis, ke tiu malnova fenenstro moviĝu.
Ŝi iris al la pordo.
Ĝi estis ŝlosita, kaj ŝlosilo nenie
videblis.
La ĉambro estis malbela, ne tre pura. Apud la muro staris tablo kaj seĝo.
Ŝi sidiĝis sur la seĝon, metis la brakojn
sur la tablon, la kapon en la manojn, kaj ploris.
“Enŝlosita mi estas,” ŝi pensis, “Oni enŝlosis
min!”
Antaŭe ŝi ne multe pensis pri la plezuro
esti libera. Liberi estis io perfekte natura.
Ŝi iris, kien ŝi deziris, sen iu ajn malhelpo,
kaj tiu libereco ŝajnis evidenta rajto. Kaj nun oni malliberigis ŝin
malantaŭ ŝlosita pordo.
Ŝi, kiu tiom ŝatis ĝoji, ridi, kanti,
kiu tiom ŝatis ludi kaj promeni sub la suno, nun ne plu
trovis en si la humuron, kiu tiom ofte helpis ŝin en
la malfacilaj horoj de la vivo.
Ŝi ne povis vidi la eksteran sunon, kaj same en
ŝia koro ne plu lumis la kutima suno de ĝojo.
Kaj jen subite subite ŝi reagis. Ŝi iris al la pordo kaj ĝin
batis kun plej granda forto.
Ŝi faris timigan bruon, sed nenio okazis. Ŝi vokis pli kaj pli laŭte,
kriis, kriegis, samtempe piedbatante la pordon, sed venis
neniu respondo, neniu reago.
Senespera, ŝi revenis al la lito kaj rekuŝiĝis,
pli laca ol iam ajn. Dum multaj horoj ŝi restis
tiel, kuŝe, kaj fine, tro laca, ŝi ekdormis.
Vekis ŝin infana voĉo.
Ĝi venis el iu alia ĉambro, en la sama domo,
tute certe. Ĝi diris: “Neniam diru, nek
al via patro, nek al via patrino, ke ni venis en la forlasitan
domon. Estas malpermesite ludi ĉi
tie. Se ili scius.....” Alia voĉeto respondis: “Mi neniam diros. Nek al mia patro, nek al mia patrino.
Ne havu zorgojn.
Neniam oni scios, ke ni venis ludi ĉi tie.”
Gerda diris: “Infanoj, ĉu vi aŭdis min?” Ŝia koro batis espere.
“Iu parolis,” sonis unu el la infanvoĉoj, sed
aŭdeble la knabo ne parolis al Gerda, nur al sia kunulo.
“Ĉu vi aŭdis?”
“Estis kvazaŭ voĉo de virino,” diris la alia.
“Infanoj, venu, heplu min, mi estas mallibera, oni
ŝlosis la pordon, mi estas enŝlosita, venu, mi petas,
mi petegas, liberigu min!”
Gerda plu petigis. Sed la reago de la infanoj estis
plej senkuraĝiga.
“Venu!” kriis unu. “Estas fantomo!”
“Vi pravas,” la dua respondis, “oni ĉiam rakontis
pri fantomo en ĉi tiu forlasita domo.
Fantomino, oni diris, kaj la voĉo estis ina. Ni rapide forkuru!”
“Mi timas,” ankoraŭ diris la unua, dum la bruoj
klarigis al Gerda, ke la du knaboj forduras kaj lasas ŝin
sola, sola, sola......
|