Petro: Eble ni forkuris tro rapide. Ĉu vere fantomoj ekzistas?
Ralf: Ĉu vi volas raporti
pri la voĉo al viaj gepatroj?
Se jes, vi ne plu estas mia amiko.
Se ili scios, ke ni ludis en la malpermesita domaĉo,
vi ....
Petro: Ne. Mi tute ne volas diri al la gepatroj,
ke ni ludis tie. Tio
estas nia sekreto. Mi
nur v....
Ralf: Jes, Sekreto kunigas
la amikojn. Se
vi gardos la sekreton, vi restos mia amiko.
Sed se vi malkaŝos ĝin al granduloj, mi ...
mi ... mi suferigos vin, mi igos vin plori tiel grave, ke
neniam plu en via tuta vivo vi forgesos tiun tagon.
Kredu min, en via tuta vivo, tio estos la lasta fojo,
kiam vi rompis promeson.
Kio? Ĉu tio igas vin ridi?
Petro: Mi ne ridas, mi nur v...
Ralf: Ankaŭ mi ne ridas. Mi parolas plej serioze. Oni ne ridas pri veraj danĝeroj,
ĉu? Kaj
se vi ...
Petro: Sed mi tute ne volas diri ion
al la gepatroj. Mi
nur ...
Ralf: Kaj se vi rakontos ĝin
en la lernejo, ne estos pli bone por vi.
Mi plorigos vin tute same.
Mi malpurigos viajn vestojn, kaj via patrino krios
furioze, kiam vi revenos hejmen.
Mi kuŝigos vin en akvo kaj sidos sur via kapo.
Mi kaptos vin per mia speciala kaptilo kaj veturigos
vin en la montaron kaj forlasos vin tie, kaj vi estos tute
sola kaj perdita, kaj vi ploros.
Vi ...
Petro: Vi eĉ ne scias ŝofori. Mi ne kredas je via kaptilo. Kaj cetere, mi nur ...
Ralf: Jes, mi scias ŝofori.
Petro: Vi ne rajtas ŝofori, ĉar
vi estas tro juna. Kaj
vi ne havas aŭton.
Ralf: Mi ne zorgas pri tio,
ĉu mi rajtas aŭ ne.
Se mi farus nur tion, kion mi rajtas fari, mi farus
nenion. Mi ŝtelos iun veturilon, jes,
mi ŝtelos veturilon de iu instruisto en la lernejo, kaj
veturigos vin sur monton kaj lasos vin tie kaj vi ploros. Se vi parolos al iu el niaj samklasanoj,
aŭ samlernejanoj, la tuta lernejo ekscios pri la virino
en la malnova domaĉo, kaj poste la gepatroj ...
Petro: Vi diris “virino”, do vi ne kredas,
ke estas fantomo. Vi
do konsentas, ke ...
Ralf: Kompreneble mi ne kredas
je fantomoj. La
virino, kiun ni aŭdis, estas virino, kiun mi kaptis kaj
gardas tie. Mi planas igi ŝin mia servistino.
Ŝi faros ĉion, kion mi volos.
Kaj se vi parolos pri ŝi.... Nu, mi ne volas paroli
pri tio, kio okazos al vi, ĉar vi tro timus...
|