“Bonan matenon,
ho plej bela! Ĉu
vi bone dormis?”
“Bonan matenon, Tom.
Mi ne dormis tre multe.
Kaj vi? Ĉu
vi dormis kontentige?”
“Perfekte, kara, perfekte.
Sed diru do al via plej fidinda amiko, kial vi ne sufiĉe
dormis.”
“Ĉu ne estas klare al vi?
Mi tro pensis.
Mi pensadis dum la tuta nokto pri ĉio, kio okazis
hieraŭ.”
“Estas fakto, ke mi ne revidis vin hieraŭ, post
kiam mi eliris kun Bob por okupiĝi pri Gerda.
NI lasis vin en la memserva restoracio kun la tasko
observi la blondulon.
Kiam mi revenis, vi estis for.
Kien vi iris?
Ĉu vi faros mi precizan raporton?”
“Kun plezuro, sed ankaŭ vi raportos al mi poste,
ĉu ne? Nu, mi veturis al la urbo-centro
kun tiu junulo. Mi
rakontis al li, ke io fuŝa okazis al mia aŭto, kaj
mi petis lin min veturigi. LI hezitis, sed fine decidis jese.
Mi deziris lin paroligi, por ekscii pri li kiel eble
plej multe, sed mi ne sukcesis. Ni diris unu al la alia nur tre
banalajn aferojn.”
“Ĉu vi almenaŭ scias, kien li iris en la
urbo, laŭ kiuj stratoj, al kiu domo?”
“Atendu. Mi
rakontos ĉion.
Por ke mia peto ŝajnu natura, mi petis lin lasi
min en la centro. Li lasis min ĉe la dekstra
flanko de la Granda Teatro, kaj li veturis plu. Mi ne sciis, kion fari. Mi promenis en la urbo, pensante,
ke mia ideo ne estis tiel bona:
mi eksciis nenion pri li, kaj troviĝis sen aŭto
en la mezo de la urbo.
Fakte, mi sentis min iom stulta.
Mi promenis de strato al strato, provante elpensi lanon,
kaj jen subite mi vidas lin eliri el la poŝt-oficejo.
Mi estis nekredeble bonŝanca.
Imagu! Se
mi estus troviĝinta nazon-al-nazo kun li ĝuste kiam
li eliris el la poŝtoficejo.....!
Sed mi vidis lin sufiĉe frue por min kaŝi.”
“Feliĉe, ke vi vidis lin sufiĉe frue!”
“Kiel mi diris: mi estis bonŝanca, mi vidis lin
ĝusta-tempe. Nu, li iris piede, kaj mi decidis
lin sekvi. Ĉu
vi konas tiun grandan magazenon, kiu vendas kvardek malsamajn
specojn de pano kaj ĉia-specajn ĉokoladojn kaj aliajn
dolĉaĵojn? Sur la maldekstra flanko de la strato,
kiu iras al la Ĉefa Sportocentro. Estas granda vendejo de mebloj apude.
Nu, ne gravas, ĉu vi konas aŭ ne. Li eniris tiun panejon, aŭ
tiun dolĉaj-vendejon, aŭ tiun ........ nu... tiun
pan-kaj dolĉaĵ-vendejon, kaj eliris post minuto
portante paperan sakon, kiu aspketis plenplena. Ŝajnis, ke li aĉetis la
tutan magazenon. Mi
devas diri, ke ili vendas tre bonajn aĵojn en tiu ejo. Mi, kiu tiom ŝatas ĉokoladon
kaj dolĉaĵojn, ofte iru tien kaj aĉetus multon,
se mi ne timug dikiĝi. Nu.... e... kion mi rakontis?”
“Vi raportis pri via spiona sekvado, sed vi devojiĝis
de la ĉefa vojo de via raporto al flankaj konsideroj
pri pano kaj ĉokolado. Fakte, ĉu vi deziras iom pli
da pano? Kion
vi trinkas ĉi-matene?
Teon, mi vidas.
Ĉu vi ŝatus, ke mi replenigu vian tason?”
“Jes, dankon.
Mi trinkos plezure plian tason da teo.
Dankon, Tom, kara.
Nu, do...”
|