Bob:
Nu, vi ankoraŭ ne diris al mi, kio okazis, dum
vi spione rigardis tiun paron.
Linda:
Okazis io vere stranga.
Tom:
Vere
stranga, fakte. En
la mano de tiu junulo estis io.
Bob:
Kio
?
Linda:
Ni ne povis
vidi. Io tre eta. Malgranda afero. Afereto.
Tom:
Kaj
dum ŝi ne rigardis, lia mano alproksimiĝis al ŝia
taso.
Linda:
Kaj kiam ŝi ekrigardis lin, lia mano ekhaltis.
Tom:
Tiam
li montris ion al ŝi.
Evidente, li deziris forturni ŝian atention.
Linda:
Kaj li sukcesis.
Li plene sukcesis.
Ŝi rigardis al la pordo. Kaj dum ŝi rigardis
for, lia
mano subite estis super ŝia taso, dum unu sekundo, ne
pli, kaj tute nature revenis. Malplena.
Bob: Ĉu
ĝi estis plena antaŭe ?
Tom:
Ne
plena. Kompreneble,
ĝi ne estis plena.
Sed estis io en ĝi, kaj post kiam ĝi estis
dum sekundo super la taso de Gerda, estis plu nenio en ĝi.
Linda:
Certe estas iu mistera substanco.
Tom:
Iu
drogo.
Bob:
Kiel
vi povas scii, ke ne estis tute simple peco da sukero ?
Linda:
Li ne agus
tiel kaŝe, se estus nur sukero.
Tom:
Cetere,
ĉi tie ne estas peca sukero.
Estas nur pulvora sukero, en sukerujoj.
Bob:
Eble
li havis sukerpecon en la poŝo kaj ...
Tom:
Ĉu
vi ofte promenas kun sukerpecoj en via poŝo?
Bob:
Vi
pravas. Tiu ideo
estas absurda. Tamen
...
Linda:
Rigardu
! Jen ŝi ekstaras, kaj ekiras for.
Bob:
Ŝi
sajnas tute normala.
Verŝajne vi imagis ion draman, dum temas pri tute
simpla, tute natura okazaĵo.
|