“Nur papero!” kriis Ronga.
“Ankaŭ estas libro!” diris Marta,
sed jam Ronga laŭtlegis:
“Ĉi tie kuŝas la Trezoro
de la Lumo.
Pro la daŭra perskutado, la Sankta kaj Sekreta
Frataro de la Lumo-serĉantoj baldaŭ ĉesos ekzisti. Sed
ĝia Spirito plu vivos. Iun
tagon, homoj retrovas la Sanktajn Principojn kaj rekomencos
ilin apliki.
Por ili estas ĉi tie kaŝita la Trezoro de
la Lumo.
“Ĝi estas skribita en la Specialo
Lingvo de la Frataro, sed certe homoj troviĝos, kiujĝin
povos kompreni. La Treoro
konsistas el la arto praktike apliki kaj defendi la Veron,
la Justecon, la Dignecon, la REspekton al ĉiu homo, la
Interkomprenon, la Honestecon, la Amon, la Kompatemon kaj
la Konon de si mem kaj de sia ĝusta loko.
“Por la Frataro, la Spiritaj Valoroj
estas la plej altaj. Tial
ĝia Trezoro estas pure Spirita.
“Al vi, homo, kiu trovis ĝin, trans
multaj aŭ malmultaj tagoj, semajnoj, monatoj, jaroj,
jardekoj aŭ jarcentoj, Saluton kaj Fratecon!”
*
*
*
Ili sidis en komfortaj brakseĝoj
en la hejmo de Gerda.
“Kio okazis poste?” ĉi-lasta demandis.
“Ni malkaŝis nin, kaj mi ilin arestis,”
diris la policano. “La
loka polico estis antaŭe informita, kaj enŝlosis
ilin.”
“Ĉu vi scias, kiel komenciĝis
la afero?” scivolis Tom.
“Proksimume. Kiam
Marta estis flegistino en la hospitalo, ŝi ĉeestis
kirurgian operacion de historiisto, Prof. (= Prefesoro) Kosadi. Kiam
ĉi-lasta estis duone dormanta duone vekiĝanta, li
parolis nekonscie pri la trezoro de la Lumoserĉantoj. Li diris,
ke temas pri malnova societo, elita, tre riĉa, pri kies
trezoro li eksciis harde legante en la Vatikana Biblioteko.”
“Jes,” daŭrigis Gerda. “Tiun
parton de la afero mi konas. Li pfaris
historian esploron en la Biblioteko Vatikana. Inter
la paĝoj de malnova libro, li trovis dokumenton en la
sekreta lingvo de la Lumoserĉantoj, sed mem ne povis
traduki ĉiujn detalajn indikojn. Li ricevis
la permeson fotokopii la dokumenton. Foje,
kiam ni renkontiĝis, li parolis pri tio al mi. Li diris,
ke eble homoj provos trovi tiun trezoron, ĉar pli kaj
pli multaj personoj interesiĝas pri la malnovaj sekretaj
societoj. Li scias,
ke mi estas la sola persono en la mondo, kiu vere ĝisfunde
studis tiujn malnovajn sekretajn lingvojn, kaj li petis min
solene promesi, ke mi neniam kunlaboros kun homoj serĉantaj
la trezoron pro materia intereso.”
“Kion li volis, ke oni faru pri ĝi?”
Linda demandis.
“Ke ĝi transiru al iu Muzeo aŭ
Ŝtata Institucio.” Tom intervenis:
“Kiel mem klarigis al mi,” respondis
la policano. “Ŝi
konstatis, ke la substanco uzita antaŭ la operacio por
dormigi la profesoron estas unu el tiu, kiujn oni kelkfoje
uzas por t.n. (= tiel nomata) “narkoanalizo”. Post
la operacio, kiam la profesoro kuŝis en sia ĉambro
– li havis privatan ĉambron, kaj do estis sola – ŝi
injektis al li tiuj substancon, kaj pridemandis lin. Sub
la influo de la koncerna substanco, oni dormas, sed dormante
aŭdas kaj respondas demandojn, ĝenerale dirante
la veron. Li do
dorme respondis al ŝi. Per
tiu metodo ŝi eksciis pri tio, ke nur unu persono en
la mondo, nome Gerda, komprenis tiun sekretan lingvon, kaj
pri multaj aliaj aferoj.”
|