Baldaŭ venis la policanoj, por ilin
liberigi. Gerda
reiris hejmen, al ŝiaj filino kaj edzo.
Sed Bob rapidis al la flug-haveno. Li volis ĉeesti kun Linda kaj
Tom, kiam la policano arestos la kaptintojn de Gerda.
Estis sufiĉe multekosta vojaĝo,
sed la familio de Gerda – riĉa familio – pagis por ili
la bileton, tiel esprimante sian dankemon.
Ĉar la policano kaj la gejunuloj
sciis pli frue ol la ŝtelistoj, kie troviĝas la
trezoro, ili havis multe da tempo por prepari sin.
Ili ne dubis, ke la venos kiel eble plej baldaŭ,
kaj ke la tuta bando venos. Kutime tiaj homoj ne fidas sin reciproke,
kaj volas kune ĉeesti, por certiĝi, ke neniu kaŝos
por si patron de la trovaĵo.
La loko indikita troviĝis ĉe
la piedo de monto, en kaverno, kie, videble, neniu paŝis
jam de jaroj.
“Feliĉe, ki ili ne kaŝis tiun
trezoron trans la maro, ekzemple sur insulo, kien nur per
ŝipo oni povas iri. Se estis vere internacia societo,
kiel Gerda diris, tio estis ebla, ĉu ne?” Tiel parolis Linda.
“Vi pravas,” diris Tom. “Mi tute ne ŝatus vojaĝi
ŝipe. La
maro ĉiam igas min malsana.
Mi ŝatas rigardi la maron, resti ĉe la maro,
libertempi apud la maro, sed ne vojaĝi per ŝipo
sur ĝi. Ŝipoj
konstante dancas sur la maro, kaj ilia danco tute ne plaĉas
al mi. Feliĉe, ke hodiaŭ oni
povas iri preskaŭ ien ajn aviadile.
Aviadiloj preskaŭ tute ne dancas. Sed eĉ aviadiloj nur duone
plaĉas al mi. Plej
multe mi preferas, kiam mi veturas sur tero, sur bona firma
tero. Mi bezonas sub mi ion pli firman
ol akvo kaj aero. Plej
plaĉe estas promeni piede sur bona tero vojo. Mi...”
Sed Linda interrompis lian paroladon,
iom strangan en tiuj kondiĉoj, en kiuj ili troviĝis:
“Kiam alvenos la trezor-serĉantoj,
laŭ via opinio?” ŝi demandis la policanon.
“Morgaŭ, tute certe. Ili ne povus alveni hodiaŭ,
ĉar ne plu estis aviadilo post la nia, kaj aŭte
ili bezonus la tutan nokton. Verŝajne Bob flugos en la sama
aviadilo.”
La temperaturo estis plaĉa, kaj
bela la vetero. Ili
starigis sian tendon en la proksimeco, tamen bone prizorgante,
ke ĝi ne estu videbla por alvenantoj.
La sola maniero, laŭ kiu la trezorserĉantoj
povus alveni antaŭ la morgaŭa tago, estus, ke ili
flugu per malgranda aviadilo, speciale luita. Sed lui specialan aviadilon kostas
tiel multe, ke plej verŝajne ili ne uzos tiun rimedon.
La sekvantan matenon, niaj amikoj vekiĝis
frue. Tuj la policano kaj la du gestudentoj aranĝis,
ke ĉiu el ili unu post la alia, gardostaros en loko,
de kie eblas facile observi la solan vojon – aŭ pli ĝuste
vojaĉon – laŭ kiu oni povas proksimiĝi al la
kaverno, kaj ke ĉiu havos en la kaverno sian difinitan
kaŝejon.
Post tri horoj da atendado, io fine okazis:
Linda, kiu gardostaris en la iom alta observejo, faris la
deciditan signalon, kaj rapide kuris de supre al siaj kunuloj.
“Aŭto alvenas!” ŝi kriis.
En tiu ege soleca regiono, kiu povus
veni aŭte per tiu tera vojaĉo, se ne trezorserĉantoj? La tri atendatoj sin kaŝis,
ĉiu en sia difinita loko, malantaŭ rokoj, da kiuj
oportune troviĝis multe en la kaverno.
|