Fakte, Tom
ne estas ema fidi la flegistinon.
Kial? Ĉu
vi scias, kara amiko, vi kiu sekvas ĉi tiun aventuron
ekde la unua vorto? Ĉu vi scias, kial Tom ne emas
fidi la flegistinon?
Ne. Certe
vi ne scias. Ankaŭ
mi ne scias. Sed
fakto restas fakto, eĉ se ni ne komprenas ĝin.
Kaj la fakto estas, ke Tom ne emas ŝin kredi.
Tom
estas agema knabo, eĉ iom aventurema, kaj eble tiu tro
parolema flegistino ne ŝajnas al li kredinda. Eble
li opinias, ke tiu flegistino tro emas paroli, kaj do ne estas
fidinda. Aŭ
ĉu temas pri io alia?
Tom
ege ŝatas sian amikon Bob. Li ŝategas
lin. Li ilin
amas, fakte. Bob
kaj li amikiĝis antaŭlonge en la urbego, kie ili
vivis tiutempe -- ili dumtempe eĉ iradis al la sama lernejo
-- sed poste Tom
devis iri al malsama urbo, kaj ili ne plu vidis sin reciproke.
Kiam, antaŭ kelkaj tagoj, ili retrovis unu la
alian en la sama universitato, ambaŭ ege dankis la destinon.
Ili
treege ŝatas la tien bonegan vivon.
Ili ŝategas ĝin.
Ambaŭ estas agemaj, laboremaj knaboj, kun speciala
ŝato al la iom timemaj studentinoj.
Eble ĉar timema junulino estas malpli timinda
ol ino neniam ema timi ol sen-tim-ulino.
Ĉu vi komprenas?
Sed
nun Tom malŝatas la aventuron. Li sin
demandas, kial li sentas tiun flegistinon. Tiu ĉi ne aspektas tre zorgeme,
kaj li ne trovas ŝin atentema pri liaj demandoj.
Verdire,
li opinias ŝin ema fuŝi sian laboron. Li timas,
ke ŝi ofte agas fuŝe.
Fuŝemaj homoj ekzistas en la mondo. Kial tiu tro parolema flegistino
ne estus unu el ili?
Ĉu li mispaŝis, kiam li turnis sin al ŝi?
Sed al kiu alia li povus sin turni? Ŝi estis la sola flegistino,
kiu troviĝis en la universitato.
Aŭ ĉu li mispensas?
Kaj
nun li sentas sin ema zorgi pri Linda. Ĉu
tiu belega knabino ne troviĝas en danĝero? Li amas ŝin, li eĉ amegas
ŝin, pli kaj pli, kaj la ideo, ke danĝeraj homoj
povus fari ion al ŝi, apenaŭ estas travivebla.
La vivo ne estas facila, kaj ŝajnas nun, ke la
tuta afero iĝas pli kaj pli malŝatinda.
|