Linda ekhavis
ideon. Ŝi
aliris la junan blondan viron, dum li alproksimiĝis al
sia aŭto, kaj alparolis lin:
"Sinjoro,
ĉu vi bonvolus helpi al mi?"
Li
turnis sin al ŝi, kun vizaĝo ŝajne ne tre kontenta,
kaj ŝin rigardadis dum longa senvorta minuto.
"Kiel mi povus vin helpi?" li fine demandis, kaj li
tuj aldonis: "Bonvolu
pardoni min, se mi respondas nee, sed al mi tempo vere mankas. Mi devas urĝe veturi al la
urbo."
"Ĝuste
tiel vi povas min helpi.
Mia aŭto paneas.
Io estas fuŝita en ĝi.
Mi ne sukcesas ĝin irigi... "
"Pardonu
min, sed mi ne sukcesus rebonigi la aferon, eĉ kun plej
granda bonvolo. Pri
mekaniko mi scias nenion.
Ĉiam mi miras vidi, ke veturiloj entute funkcias.
Kiam mi vidas motoron, ĉiam mirigas min, ke tia
ŝajne senorda aranĝo de pecoj kaj objektoj igas
aŭton iri. Mi..."
"Mi
ne petas vin ripari mian veturilon, vi min miskomprenis. Mi demandas nur, ĉu vi bonvolus
akcepti min en via aŭto ĝis la urbo."
La
ideo de Linda estis jena: sekvi lin estus danĝere, sed
se li veturos aŭte, mi petos lin akcepti, ke mi veturu
kun li, kaj dum la veturado mi igos lin paroli.
Mi diskrete faros ŝajne banalajn demandojn, kaj
paroligos lin. Tiel mi scios kiel eble plej multe
pri li.
"Nu,
bone," li fine konsentas.
"Konsentite, venu."
Kaj li malfermas la pordon de la aŭto por ŝi.
"Dandon. Vi vere estas tre afabla. Tio ege helpas min. Mi plej sincere danka."
"Ne
dankinde," li respondas, iom seke.
Kaj li ekirigas la motoron.
"Mi
ne ŝatas la ideon, ke mi devos venigi ripariston, mekanikiston,"
ŝi diras. "Mi
tute ne ŝatas aŭtojn, fakte.
Mi havas veturilon, ĉar estas tre oportune, sed
mi ne ŝatas aŭtojn.
La
alta junulo nur silentas.
"Ne
estas facile igi lin diri ion,"
penas Linda, iom zorge, sin demandante, ĉu estis
saĝe enmiksi sin en tiun aventuron.
Ŝi forte deziras lin paroligi, sed samtempe timas
malkontentigi lin. Neniam estas facile trovi plene
kontentigan manieron agi.
"Ĉu
ĝenas vin, se mi parolas?" ŝi demandas, "vi eble
estas silentema."
"Mi
havas zorgojn," li respondas.
"Mi
ne volas ĝeni vin, Estas jam tiel bonkore, ke vi veturigas
min. Mi vere sentas grandan dankemon
al vi."
"Ne
dankinde," li ripetas, kaj silentas plu, pripensema.
|