La vojo ŝajnas
longa, kiam oni silentas la tutan tempos. Linda estas parolema. Krome, ŝi deziras ricevi informojn
pri sia stranga kunulo.
Ŝi do tute ne ŝatas tiun longan silentadon. Kial ne provi denove? Ŝi decidas, ke ŝi rekomencos
paroli. Se li
ne ŝatos, nu, li esprimos sian malŝaton, kaj ili
plu veturos senvorte, kaj la vojo plu ŝajnos longega.
"Vi diris.....,"
ŝi komencas, ne sciante, kiel ŝi finos, sed feliĉe
ideo tuj venas: "Vi diris, ke vi havas zorgojn. Nu,
ofte oni sentas sin pli bone, kiam oni esprimas siajn zorgojn
al iu."
"Vi estas
scivolema, ĉu ne?
Nu, mi ne volas esti malafabla kun tiel bela knabino,
kiel, kiel vi. Pardonu, se mi ne montras min pli
amikiĝema. Sed
miajn zorgojn mi ne povas klarigi."
"Ĉu vi
estas certa? Oni
ofte imagas, ke afero estas neebla, ĉar oni ne scias,
kiel komenci, sed..."
"Ne. Kiom
koncernas min, ne estas tiel.
Mi ne povas rakonti pri miaj zorgoj, ĉar ili koncernas
personojn, pri kiuj mi ne rajtas paroli.
Oni devas esti diskreta, ĉu ne? Ĉu vi ŝatus, ke viaj amikoj
rakontu ĉion pri vi al nekonato?"
"Kompreneble
ne.
Mi bone komprenas vin.
Fakte, mi ne estas speciale scivola. Mi komencis diri tion nur, ĉar
mi trovis la silenton peza kaj la vojon pli kaj pli longa. Sed mi tute ne volus maldiskreti."
"Estas fakto,
ke oni kutime interparolas, kiam oni veturas kune. Mi verŝajne ne estis tre ĝentila,
lasante tiun silenton daŭri kaj daŭri pli kaj pli
peze por vi. Mi eĉ ne rimarkis, ke silento
estiĝas kaj daŭras.
Mi estis absorbita de miaj pensoj, de miaj zorgoj,
kaj ankaŭ de la vojo. Oni devas atenti la vojon, kiam
oni ŝoforas, ĉu ne?
Strange, kvankam vi estas tre bela kaj sidas tuj apud
mi, plej proksime al mi, mi tamen forgesis pri vi.
Nur ekzistis por mi la vojo en miaj okuloj, kaj la
zorgoj en mia kapo."
"Ĉe mi
okazis la malo. Mi
daŭre pensis pri vi.
Mi rimarkis, ke vi ne aspektas tre ĝoje.
Vi ŝajnis malfeliĉa.
Mi min demandis, ĉu mi povus helpi. Vi ja tre afable konsentis min veturigi.
Mi sentas min danka.
Mi volus redoni al vi similan servon.
Mi opiniis, ke se mi helpas vin vortigi vian malĝojon,
tio eble senpezigos vin, kaj mi estos kontenta agi helpe.
Eble estas stulte, sed mi ĉiam deziras feliĉigi
la homojn."
"Vere, vi
estas tre bonkora. Mi ege
bedaŭras, ke mi ne povas jesi al via propono. Sed, kiel mi jam diris, miaj zorgoj
koncernas aferojn, pri kiu mi ne rajtas rakonti. Nu jen ni alvenas. Kie vi deziras, ke mi lasu vin?"
"Kien precize
vi iras? Kie
vi haltos? Kie
vi lasos la aŭton?
Vi povus lasi min tie.
Estos plej facile por vi."
"Ĉiam
scivola, ĉu ne?
Vi ŝatus scii, kien mi iras," li diras ridante,
dum Linda sentas sin ruĝiĝi, ĉar similan rimarkon
ŝi tute ne atendis.
Dum momento ŝi, ne scias, kiel respondi. Ŝi sentas sin stulta.
"Tute ne,"
ŝi fine diras, malvere.
"Kien vi iras, tio tute ne interesas min. Mi proponis tion nur, ĉar tio
ŝajnis plej facila.
Sed se ĝenas vin, ke mi scios, vi povas lasi min
ie ajn en la centro. Ekzemple ĉe la Internacia Hotel,
aŭ ĉe la Granda Teatro.
Ĉiaokaze, mi treege dankas vin kaj mi facile trovos
mian vojon. Jen. Tie ĉi estas perfekte. Koran dankon, kaj ĝis revido,
kara sinjoro."
"Ĝis
revido, kara spionino !"
La aŭto
forveturas, kaj Linda ne povas forturni la okulojn de ĝi. Kara
spionino, vere ! Kion
li volis diri? Ĉu
li suspektus...? Nia kompatinda Linda ne scias, kion pensi.
|