(En
la koridoro)
Tom:
Jen
ŝi estas. Ni
pravis. Ŝi apenaŭ havis la tempon
alveni ĝis la angulo, jam ŝi falis. Videble, ŝi
estas nekonscia. Ŝi
perdis la konscion kaj falis.
Bob:
Ĉu ŝi ankoraŭ vivas?
Tom:
Jes. Ne
timu. Ŝi perdis la konscion, sed
ŝi ne perdis la vivon.
La koro batas. Ĝi
batas malforte, sed tamen batas.
Ŝi do vivas.
Eble ŝi apenaŭ vivas, sed ŝi vivas.
Bob:
Kion ni faru?
Tom:
Kion vi opinias?
Bob:
Ŝajnas, ke ŝi dormas.
Tom:
Ni devas informi la aŭtoritatojn. Tuj. Mi iros. Ili eble decidos voki doktoron,
kuraciston, kaj almenaŭ tuj sendos flegiston. Certe estas flegistino en ĉi
tiu
universitato, ĉu
ne?
Bob:
Verŝajne, sed mi ne scias certe. Mi estas ĉi tie apenaŭ
unu semajnon.
Tom:
Nu, mi tuj iros informi ilin.
Restu ĉi tie kun ŝi.
Sed ni unue metu ŝin pli bone, ke
ŝi kuŝu
komforte, kun la piedoj pli altaj ol la kapo.
Bob:
Ĉu vere?
Ĉu vere vi volas, ke ŝi kuŝu kun la
piedoj pli altaj ol la kapo? Tio ne estas komforta.
Tom:
Tamen kiam iu perdis la konscion, tio estas la ĝusta
pozicio, se mi bone memoras, kion oni instruis al mi.
|