“Via situacio
ne plaĉas al vi, ĉu?
Vi dezirus ŝanĝi ĝin, ĉu ne?
Nu, estas facile ŝanĝi vian situacion.”
“Vi ŝatus manĝi ion, ĉu ne? Pecon da
pano vi deziras tute certe.
Aŭ ĉu frukton? Jen, rigardu, mi havas pomon kaj
oranĝon por vi.
Kiel belaj ili estas!
Plenaj je suko, evidente. Se vi estus konsentinta labori
por ni, vi jam estus plene sata.
Kaj jen io alia: kuko.
Ĉu ne bonega, belega, manĝinda kuko?
Ĵus bakita, ankoraŭ varma.
Tuŝu, sentu mem, kiel plaĉe varmeta ĝi
estas. Vi malsatas
nur pro via stulteco. Se vi estus saĝa, vi konsentus
fari la etan laboron, kiun ni petas de vi, kaj vi tuj ricevus
la manĝaĵojn.
Mi bedaŭras, ke vi estas tiel obstina.
Estas bedaŭrinde, vidi tiel belan knabinon suferi
pro malsato. Mi sincere bedaŭras vian obstinecon.
Nur eta “jes”, kaj ĉio ĉi estos via.”
Li ŝajnigas sin afabla, sed estas io tre aĉa
en lia vizaĝa esprimo.
Gerda sentas sin pli kaj pli malforta. Estas varme
en ĉi tiu ĉambraĉo, kio ne estas facile elportebla.
Krome, ŝi malsatas, kaj la vido de tiu pomo kaj
de tiu oranĝo estas vere suferiga.
Kaj tamen ŝia devo estas diri “ne”.
“Ĉu vi legis la dokumenton? Ĉu vi komprenis
ĝin?” li aldonas, kvazaŭ espere.
Kompreneble ŝi legis.
Ŝi estis scivola.
Almenaŭ ŝi bezonis scii, kial oni ŝin
kaptis kaj senigis je libereco.
Tial ŝi legis. Estis malfacile kompreni, komence,
sed iom post iom ŝia memoro plene revenis, ŝi rememoris
la principojn de tiu sekreta lingvo, kaj ŝi sukcesis
kompreni ĉion. Ŝi havis nenion alian por fari.
Dum multaj horoj ŝi estis sola kun tiu dokumento,
kiun ili lasis al ŝi. Sed ŝi decidis neniam respondi
al ili. Ŝi
ja antaŭ longe promesis al Profesoro Kosadi, ke pri tio
ŝi ĉiam silentos. Neniam ŝi ŝanĝos
sian decidon.
“Ĉu vi legis la dokumenton?” sonas duan fojon
la aĉa voĉo.
Ŝi plu silentas, kaj li eliras, furioza. Li eliras kun la pano, la pomo,
la oranĝo kaj la kuko.
Feliĉe, ke almenaŭ ili lasis al ŝi akvon,
varmaĉan akvon, jes ja, apenaŭ trinkeblan, certe,
preskaŭ ne sensoifigan, prave, sed tamen akvo. Malsaton eblas pli malpli elporti,
sed soifon ne.
Minutoj pasas.
Multaj minutoj.
Unu horo, du horoj, ĉu tri horoj?
Ĉu multaj horoj?
Kiel scii? Ne estas horloĝo sur la muro,
kaj ili prenis ŝian brakhorloĝon.
La lumo apenaŭ ŝanĝiĝas en la ĉambro,
pro la nemoveblaj fenestro-kovriloj.
Ĉu estas frue?
Ĉu estas malfrue? Ŝi tute ne povas scii. Tago, nokto, mateno, vespero ĉi
tie estas samaj. Sunlumo
neniam envenas.
Kaj jen la aĉulo revenas, kun radio-kaj-kased-aparato. Li enmetas kasedon, kaj irigas la
aparaton. Eta,
plenda, plorema voĉeto aŭdiĝas, kaj ŝiras
la koron de Gerda:
“Patrino, patrineto mia, mi petegas vin. Faru kion ili volas. Ili kaptis min. Mi ne scias, kie mi estas. Estas terure. Mi timas. Mi tiom deziras reiri hejmen. Mi petegas vin, faru tion, kion
ili deziras. Se
ne, ili faros malbonon al mi.
Ili ne diris, kion.
Ili ne volas diri. Sed mi scias, mi sentas, ke estos
terure. Kompatu
min, kara, kara patrino.
Kompatu vian filinon.
Mi timegas. Rapidu,
rapidu, ke plej frue ili liberigu min.
Ili ne volas, ke mi parolu pli longe, sed mi havas
paperon kaj plumon, kaj mi tuj skribos leteron al vi. Mi nur petegas: obeu ilin!”
“Jen la letero,” li kriaĉas, kaj post ridaĉo
li aldonas: “Nu, tio verŝajne sufiĉos. Mi revenos post iom da tempo. Mi estas certa, ke vi iĝos
saĝa, finfine.
Kaj jen. Prenu ĉi tion. Ĝi helpos vin pensadi.” Kaj tion dirante, li ĵetas
al ŝi belegan pomon.
Gerda sentas sin, kvazaŭ Eva ĉe l’ serpento.
|