En
la universitata memserva restoracio, Linda sidas kaj pensas. Ŝi pensas ne tre trankvile. Fakte, ŝiaj pensoj iĝas
pli kaj pli maltrankvilaj.
Ŝi observas
la junan viron, kiu metis ion en la kafon de Gerda. Ŝi
pli kaj pli maltrankviliĝas.
Tom
kaj Bob estas for jam longe.
Ili ne revenas.
Ĉu do vere okazis io al Gerda?
Sed kio okazis?
Ĉu io grava?
Linda
observas la junulon kaj pensas:
"Kion
mi faros, se li ekstaros kaj foriros? "
"Ĉu
mi sekvos lin? Ĉu
mi sekvu lin?"
"Kion
mi faru, se li iros eksteren?
Ĉu mi sekvu lin eksteren?
Ĉu mi sekvu lin ekstere?
Mi ne scias, kion mi faru.
Mi ne scias, kion mi faros.
Mi ne scias, ĉu mi sekvos lin aŭ ne."
"Kaj
se li foriros en aŭto?
Ĉu ankaŭ mi sekvu lin aŭte?"
"Jam
estas vespero. Baldaŭ
venos nokto. Jes. Baldaŭ noktiĝos. Ĉu mi sekvu lin nokte?"
"Kaj
eĉ se li ne iros eksteren de la universitato, eĉ
se li restos ĉi tie, ĉu mi sekvu lin?"
"Se
li eliros tra tiu ĉi pordo, li iros en la koridoro al
iu ĉambro. Ĉu mi sekvu lin en la koridoron?
Ĉu mi sekvu lin en la koridoro?
Ĉu mi sekvu lin en la ĉambron, en kiun li
eniros? Ne.
Beeble. Mi atendos en la koridoro. Sed se nenio okazos? Se li restos longe plu en la ĉambro?"
"Kaj
se li eliros tra tiu pordo, li iros eksteren, verŝajne
al la urbo. Ĉu mi sekvu lin al la urbo? Ĉu mi sekvu lin en la urbon? Ĉu mi sekvu lin en la urbo?"
"Se
li iros piede, eble li vidos min, verŝajne li vidos min. Li suspektos, ke mi lin sekvas.
Li turnos sin al mi.
Mi ektimos. Mi paliĝos, aŭ mia vizaĝo
iĝos ruĝa kiel tomato.
Jes. Mi konas min. Mi paliĝos kaj tuj poste ruĝiĝos.
Ĉiaokaze, mi maltrankviliĝos.
Jam nun mi maltrankviliĝas."
"Se
li iros per buso, li eĉ pli certe vidos, ke mi sekvas
lin, ĉar ni devos kune atendi ĉe la haltejo."
Linda
ne sukcesas decidi, kion ŝi faru.
Ŝi
timas. Ŝia
koro batas rapide. Ŝi
volus, ke Tom kaj Bob estu kun ŝi, ke ili helpu ŝin,
ke ili helpu ŝin decidi. Ŝi estas tute sola. Ŝi sentas, ke ŝia koro
rapidiĝas, sed ŝi ne scias, kion fari.
Kaj
jen, antaŭ ol ŝi povis decidi, antaŭ ol ŝi
sukcesis retrankviliĝi, jen la juna viro ekstaras.
Li rigardas al la koridora pordo.
Ĉu tien li iros?
Li rigardas al la pordo, tra kiu oni eliras al la urbo. Ĉu tien? Jes, tien li iras.
Kaj
Linda aŭtomate ekstaras kaj ekpaŝas al la sama pordo. Ne ŝi decidis. Ŝajnas, ke ŝia korpo decidis
mem. Ŝajnas,
ke ŝiaj kruroj agas mem.
Nu, ĉia-okaze, jen Linda sekvas lin.
Al kiu mistera destino?
|