Bob duone
malfermas la okuloj, ilin refermas, ilin malfermetas denove,
ilin refermas, ĝemas, kaj finfine malfermas ilin tute
larĝe.
"Donu al mi
ion por trinki," li diras.
"Trinki? Kion
vi deziras trinki?" demandas Tom.
"Ion ajn.
Brandon. Donu
al mi glason da brandon."
"Kiel vi sentas
vin?" diras fraŭlino Marta, la flegistino. s
"La kapo doloras,"
Bob respondas ĝeme. "Mi
petas vin, bonvolu doni al mi ion por trinki."
"Ĉu vi
bonvolas iri," Tom petas la flegistinon, "kaj alporti al li
glason da brando?"
La flegistino
iom hezitas, sed fine kap-jesas.
"Ĉu mi
ankaŭ voku la policon?" ŝi
diras. "Li ja
ricevis baton, baton sufiĉe fortan, por ke li iĝu
snekonscia. Laŭ mia opinio, tio pravigas,
ke oni venigu la policon.
Ĉu vi ne konsentas?"
"Ankaŭ
akvon," diras Bob, antaŭ ol Tom trovas la tempon respondi
al Marta. "Mi
tre soifas. Mi
trankos brandon plezure, sed unue mi trinku akvon. Bonvolu alporti al mi tre grandan
glason da akvo kaj iom grandan glason da brando."
"Jes. Estus
saĝe voki la policon,"
Tom respondas al la flegistino.
"Se vi ne
alportos al mi ion por trinki, mi iros mem," diras Bob. "Mi tre soifas. Vi ne povas imagi, kiom soifa mi
min sentas. Mi
tuj iros trinki akvon.
Kaj poste mi iros aĉeti brandon.
Ĉu oni povas ricevi brandon en la memserva restoracio?"
"Ne, tute
ne," Marta respondas, "sed mi havas brandon en mia ĉambro. Mi alportos
ĝin al vi. Aŭ
venu mem, se vi povas.
Ĉu vi povas stariĝi?"
"Mi povas,
" diras Bob, tre malrapide stariĝante kun la helpo de
Tom kaj de la flegistino, "kvankam dolore."
Ili iras al
ŝia ĉambro.
"Trinku tiom
da akvo, kiom vi deziras," ŝi diras. "Kaj
poste mi donos brandon al vi.
Eksidu sur tiun seĝon, ĝi estas tre komforta,
vi vidos."
Bob sidiĝas
sur la seĝon, iom ĝemas, kaj ricevas grandan glason
da akvo kun videble grandega plezuro. "Doloras
al mi la kapo," li diras.
"Diru," petas
Tom, "kio okazis. Ĉu
finfine vi klarigos al ni?
Ni estas ege sci-volaj."
Bob pripensas
iomete, trinkas iom da akvo, metas la manon al la kapo kun
dolora esprimo survizaĝe, kaj fine respondas:
"Mi ne povus
klarigi.
Nenio estas klara.
Mi estis tie apud Gerda.
Mi aŭdis nenion, mi aŭdis neniun bruon.
Kaj subite ĉio eksplodis en mia kapo kaj mi mortis."
|