NEspA 
[Nepala Esperanto Asocio]

  P.O. Box: 10518, Kathmandu, Nepal


NEspA

E-o en mondo

UEA

TEJO

KAEM

 

 

Esperanto en Nepalo

 

montejo

internacia himalaja renkontigxo

azia kongreso-2005

nacia kongreso-2002

eventoj en nepalo

 

 

 

 

 

 

Esperanto estis bonvenigita al Nepalo antaŭ kvar jardekoj.  Pioniroj de la tiama Esperanto-movado estis Tibor Sikel kaj Simo Milojeviĉ, kiuj ambaŭ instruis en Katnmando dum pluraj monatoj.  La novaj Esperantistoj fondis la unuan Esperantan organizon kaj nomis ĝin Kathmandu Esperanto-Societo.  Tiu organizo sukcesis inspiri la idealismon de la E-movado al siaj membroj tra Katmando valo.  Bedaŭrinde, la movadaj agadoj ĉesis kiam la plej aktivaj membroj disiĝis al aliaj lokojpro profesiaj kialoj. 

La Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) estis fondita la 3an de novembro 1990.  Post Esperanto-kurso instruita de Joachinm Werdin, la kursanoj decidis organizi oficialan klubon.  Kvindek membroj de la nova asocio elektis jenan unuan estraron: 

Prezidanto:                         Pradip Paudjal 
Vicprezidanto:                     Giridhar Adhikari 
Ĝenerala sekretario:            Dipendra Kumar Pija 
Kasisto:                              Rabindra Roj 
Membroj:                            Rameŝ Arjal, Durga Amagain, Bidur  Badal
Konsilajtoj:                          Sri Prasad Ŝrestha, Baikuntha Maskej, Mukunda Raĝ Pathik
Jura Konsilanto:                  Rabindra Pradhan

NEspA estis registrita kiel laŭleĝa organizo la 12an de decembro 1991, antaŭ ol Joachim Werdin instruis pli ol okdek lernantojn en Katmando kaj Patano dum dua vizito en 1991, per kio li plifortigis la E-movadon de Nepalo.  En 2000 jena nuna estraro transprenis la respondecon por la klubo:

Prezidanto:                      L.P. Agnihotri 
Vicprezidantoj:                 Narendra Raĝ Bhattaraj, S-ino Manĝu Kanĉuli 
Ĝenerala sekretario:         Tulsi Ĉaran Ĉhuĝu 
Sekretario:                       Hare Ram Bista 
Kasisto:                           Poŝ Raĝ Subedi 
Membroj:                         S-ino Gita Karki, S-ro Nhuĉhe Maharĝan, S-ro Rustam Banja,                                                   S-ro Ramkrishna Subedi, S-ro  Lila  Banija

NEspA ĝis nun provis okazigi kvin naciajn kongresojn kaj konduki kelkajn E-kursojn.  Kun granda plezuro ĝi bonvenigis multajn Esperantistojn de la mondo al Nepalo.  Montejo, la gazeto de NEspA, ekzistas ekde junio 1992; sep numeroj aperis ĝis hodiaŭ.  

Nun NEspA kun la helpo de Sierra Travel and Tours aranĝas sian kvaran internacian programon.  Ĉiuj kontribuos al ĝia sukceso. 

 

 

 

 

 Fax: 977-1-4227230 auw 977-1-4272722; Tel: 977-1-4413754

retadreso:[email protected]
retadreso: [email protected]

Se vi havas ian komenton pri la paĝo bonvolu poŝtu al

© 2001 Nepala Esperanto-Asocio

 

Hosted by www.Geocities.ws

1