Montagu Christie BUTLER
[ móntagju kristi batla ]
1884 - 1970
Laŭ ADORU (p. 1389): "... (Anglio) muzik-instruisto, membro de la Akademio de Esperanto."
Laŭ 100 Eminentaj Esperantistoj: "Brita pioniro, interalie la unua efektiva denaskisto." Filo de Thomas Robinson BUTLER. Ekster la himna kampo, li kompilis, redaktis, kaj eldonis la gravan fruan kantokolekton Kantaro Esperanta (Londono, 1926), la plej plenan vortaron Esperanto-anglan (1967), la konatan lernolibron por anglalingvanoj Step by Step in Esperanto k.a. Muzika terminaro (kun alia). Tradukis verkon de Dickens. Ktp. La biblioteko de Esperanto-Asocio de Britio estas nomita honore al li. 33 kontribuaĵoj en AK, sama nombro en Ad.
Esperantigis (el la angla) :
- Al vi, Sinjoro, laŭdu la koro
- Alestu, fidelaj
- Beb' de Maria
- Ĉiam obeantaj al la Di-komand'
- Dia vorto restas
- Dio de ĉiel' kaj tero
- En anim-sufero, meze de dolor'
- Ses strofoj (6,5,6,5) | Tri strofoj (11,11,11,11)
- En Kristnaska vespero, el alta ĉiel'
- Gloron al la Dia Patro
- Ho Jesuo, staru meze inter ni
- Ho paŝtistoj Betlehemaj
- Ho tuta kreitaro Dia
- Hodiaŭ ĝoju ĉies kor'
- Hom-frato, amu kore fraton vian
- Jen mia preĝo, Dio de l' nacioj
Rim.: Ad ial misindikas, ke ĉi tio estas originale verkita en Esperanto de Butler.
- Jesu amata! Kiel vi ofendis?
- Jesuan nomon gloru kun la anĝelara ĥor'
- Tri melodioj | Coronation | Diadem | Miles Lane | Miles Lane laŭ EK
- sur la Butler-a traduko estas bazita ankaŭ t.n. Sen-SINJOR-igita adapto
- Jesu-Kristo amas min
- Jesuo, viva pano (eble reviziis tradukon de P. Flemming)
- Kamaradoj am-gvidataj
- Kristo estas frato nia
- Kristo kun mi, Kristo ene
- Kun ama zorgo paŝtas min
- Kun roboj brile blankaj
- Li gvidas min! Ho bena vort'!
- Matene vekiĝante
- Nin, ho Patro, pilotadu
- Nun Dion danku ni
- Nun sufero kaj dolor'
- Paca nokt', sankta vesper'
- Patro, aŭdu nian preĝon!
- Post nigra nokto, hela mateno
- Pro la amo de l' Sinjoro
- Pro la sanktuloj, jam pasintaj for
- Restu kun mi, subiras jam la sun'
- Sankta Patro, estu mia Defendanto
- Sankta Spirito, vin mi petas, trovu min
- Tra la nokto de malĝojo
- Trans la malkvieta maro
- Venu nun, animo mia
- Vespere, antaŭ longe, al reĝa Betlehem'
- Vin anĝeloj himnas ĉiam
- Vin obeas vento, maro
Se vi havas aliajn informojn pri li, aŭ foton, bv. sciigi min!
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto