LAŬDO AL JESUO |
Jesuan nomon gloru kun anĝeloj en maltrist'
Verkis (Esperante) : ROS' Haruo, 1997
Surbaze de Jesuan nomon gloru kun la anĝelara ĥor'
(Esperantigita de Montagu C. BUTLER)
kaj laŭ la ekzemplo de la versio de All hail the power of Jesus' name
en NCH, 1995
Jesuan nomon gloru kun anĝeloj en maltrist'.
Per reĝa diademo nun Lin nomu la Servist' ;
Per reĝa diademo nun Lin nomu la Servist'!
Martiroj, kies firma fid' plu vivas sen makul',
Konfesu Lin la Davidid', kaj nomu Lin la Kunul' ;
Konfesu Lin la Davidid', kaj nomu Lin la Kunul'!
Ho tuta Izraela ras', per ĝoja kantlirik'
Agnosku Lin sen embaras', kaj nomu Lin la Amik' ;
Agnosku Lin sen embaras', kaj nomu Lin la Amik'!
Kun la sanktuloj ankaŭ ni adoru Lin per kant',
Ĝis en eterna harmoni' ni nomos Lin la Savant' ;
Ĝis en eterna harmoni' ni nomos Lin la Savant'!
Melodio : CORONATION
Komponis : Oliver HOLDEN, 1792
MIDI TCH