TRIUNUA DIO |
Verkinto Nekonata (en la angla)
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER
Fonto : HE 22
Al vi, Sinjoro,
Laŭdu la koro,
Via mano kreis nin;
Ĉiu vivanto
Venu kun kanto,
Universo benu vin:
Patro Eterna, ni vin adoru,
Dio Potenca, ĉiu vin gloru!
Al vi, Sinjoro,
Laŭdu la koro,
Kristo, Filo de Alta Di';
Per via graco
Venas la paco,
Ni rifuĝas nur al vi:
Vorto Eterna, ni vin adoru,
Kara Savanto, ĉiu vin gloru!
Al vi, Sinjoro,
Laŭdu la koro,
Sankta Spirito, ni preĝas vin;
En ni loĝadu,
Forton donadu,
En vian veron gvidu nin:
Ho Konsolanto, ni vin adoru!
Vivo-Donanto, ĉiu vin gloru!
Melodio: ISLINGTON
(el Congregational Psalmist, 1875)
Komponis : R. PAYNE
MIDI HE*
Rim.: Se vi disponas pri la originala teksto, aŭ havas informojn pri ĝia verkinto, ĝia originala melodio, ktp, mi petas, bonvolu sendi tion al mi.