TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

FIDO DUM AFLIKTOJ

En animsufero, meze de dolor'

Wem in Leidenstagen

Oh! let him whose sorrow

Unuoblaj (6.5.6.5) Strofoj | Duoblaj (11.11.11.11) Strofoj

Verkis (germane) : Heinrich Siegmund OSWALD, 1826
Angligis : Frances Elizabeth COX, 1841
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER

Fonto : AK 184 (= HE 138, Ad 503)

  1. En animsufero,
         Meze de dolor',
    Dion kun espero
         Fidu via kor'.

  2. Vidas ĉiun ploron,
         Ĉion scias Di';
    Vian kordoloron
         Sentas ankaŭ li.

  3. Se en agonio
         Ĝemas la anim',
    Preĝu vi al Dio,
         Fidu lin sen tim'

  4. Ĉian kordoloron,
         Kiun sentas vi —
    Larmojn kaj angoron —
         Foren viŝos li.

  5. Kion ni suferas
         Sur la tera voj',
    Plene ja superos
         Enĉiela ĝoj'.

  6. Ho Savinto, donu
         Amon nun al ni;
    Per favoro kronu,
         Tiru nin al vi.

Melodio : GLENFINLAS
Komponis : Kenneth George FINLAY
AK indikas, ke li komponis la melodion en 1882, sed ankaŭ ke "K. G. Finlay"
donis permeson por uzi ĝin al AK, do supozeble ĉ. 1970. Tial mi supozas
ke aŭ "1882" estis intencita kiel naskiĝa jaro, aŭ ke
la permeson donis iu samĉeflitera parenco de la komponinto
MIDI AK*

Alternativaj melodioj:
BEMERTON
Komponis : Friedrich FILITZ, 1847 : MIDI TCH
CLEWER
Anonima melodio en English Hymnal, 1906 : MIDI TCH
HE proponas ankaŭ NORTH COATES, kiun mi ne havas.

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1