TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

LAŬDO AL JESUO

Jesuan nomon gloru kun la anĝelara ĥor'

All hail the power of Jesus' name
Jen laŭ DIADEM

Alimelodiaj Aranĝoj:
Laŭ MILES LANE | Laŭ CORONATION

Ĉiuj 3 Kune

Sen-Sinjor-igita Teksto

Verkis (angle) : Edward PERONNET (strofoj 1-5), ĉ. 1779; John RIPPON (strofo 6), ĉ. 1787
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER
Tekston adaptis al la melodio : ROS' Haruo, 1999

Fonto : AK 157 / LBR

Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super ĉia nomo : Filipianoj 2.9

  1. Jesuan nomon gloru kun
    La anĝelara ĥor' ;
    La anĝelara ĥor' ;
    Per reĝa diademo nun
              Lin kro————————nu,
              Lin kronu, kronu, kronu, kronu,
    Kronu, kronu, kronu,
    Lin kronu la Sinjor'.

  2. Martiroj, kies firma fid'
    Proviĝis en dolor',
    Proviĝis en dolor',
    Konfesu Lin la Davidid'
              Kaj kro————————nu,
              Kaj kronu, kronu, kronu, kronu,
    Kronu, kronu, kronu,
    Kaj kronu Lin Sinjor'.

  3. Ho tuta Izraela ras',
    Ekkantu kun fervor'!
    Ekkantu kun fervor'!
    Kuniĝu vi en grand-amas'
              Kaj kro————————nu,
              Kaj kronu, kronu, kronu, kronu,
    Kronu, kronu, kronu,
    Kaj kronu Lin Sinjor'.

  4. La Kalvarian krucon ni
    Konservu en memor' ;
    Konservu en memor' ;
    Ni danke kantu tie ĉi,
              Kaj kro————————nu,
              Kaj kronu, kronu, kronu, kronu,
    Kronu, kronu, kronu,
    Kaj kronu Lin Sinjor'.

  5. El ĉiu gento kaj naci'
    De l' mondo, ĉiu kor'
    De l' mondo, ĉiu kor'
    Aklamu Lin per laŭta kri',
              Kaj kro————————nu,
              Kaj kronu, kronu, kronu, kronu,
    Kronu, kronu, kronu,
    Kaj kronu Lin Sinjor'.

  6. Kun la sanktuloj ankaŭ ni
    Kuniĝu en ador' ;
    Kuniĝu en ador' ;
    Ĝis en eterna harmoni'
              Ni kro————————nos,
              Ni kronos, kronos, kronos, kronos,
    Kronos, kronos, kronos,
    Ni kronos Lin Sinjor'.

Rim.: Atentu, ke por kanti la aranĝon laŭ Diadem, parto el la kantantoj kantas la unuan alinean verson, kaj la ceteraj la duan. En la Usona himnaro antaŭ mia vizaĝo, la unuan kantas sopranoj kaj aldoj, la duan tenoroj kaj basoj; en la Vjetnama himnaro konsultita, la unuan kantas sopranoj kaj tenoroj, la duan aldoj kaj basoj. La ĥorestro devas decidi pri tio antaŭ la provkantado.

Melodio : DIADEM
Komponis : James ELLOR, 1838
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1