LAŬDO AL DIO |
Ho tuta kreitaro Dia
Originalo* : All creatures of our God and King
Alia Traduko : Vi, kreitaĵoj de l' Sinjor'
Verkis (angle) : William Henry DRAPER, eld. 1926
( surbaze de itala kantiko* de s-ta FRANCISKO el Asizo, ĉ. 1225 )
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER, 20a jc.Fonto : HE 13
Ho tuta kreitaro Dia,
Ĝoj-kantu nun por laŭdo lia!
Aleluja! Aleluja!
Aliĝu vi, helbrila Suno;
Kaj vi, arĝenta, dolĉa Luno!
Ho, laŭdu! Ho, laŭdu!
Aleluja! Aleluja! Aleluja!
Fortegaj Ventoj de ĉielo;
Nubara mil-kolora belo;
Aleluja! Aleluja!
Orlumo de Matena horo;
Vespera kaj Stelara gloro:
Ho, laŭdu! Ho, laŭdu!
Aleluja! Aleluja! Aleluja!
Akvaro sur la tuta tero,
Muzikon faru en libero;
Aleluja! Aleluja!
Kaj Fajro, ĉion konsumanta,
Lumadon, varmon, provizante;
Ho, laŭdu! Ho, laŭdu!
Aleluja! Aleluja! Aleluja!
Patrino Tero, kies manoj
Al ni benadas, terinfanoj;
Aleluja! Aleluja!
Vi Floroj, Fruktoj de l' kamparo;
Al Dio gloru per kantaro.
Ho, laŭdu! Ho, laŭdu!
Aleluja! Aleluja! Aleluja!
Kaj Homoj, kun dankema koro,
Laŭdadu lin en ĉiu horo!
Aleluja! Aleluja!
Eĉ en aflikto kaj sufero,
Ho, fidu Dion kun espero.
Ho, laŭdu! Ho, laŭdu!
Aleluja! Aleluja! Aleluja!
Afabla Morto, fine venu,
Nin per amika mano prenu;
Aleluja! Aleluja!
Konduku nin en hejman ĝojon:
Mem Kristo paŝis vian vojon!
Ho, laŭdu! Ho, laŭdu!
Aleluja! Aleluja! Aleluja!
Kunkantu ĉio, jubilante,
Kreinton sian adorante,
Aleluja! Aleluja!
Al Dio: Patro, Fil', Spirito —
La Triunu' — sen intermito.
Ho, laŭdu! Ho, laŭdu!
Aleluja! Aleluja! Aleluja!
Melodio: LASST UNS ERFREUEN
el Geistliche Kirchengesäng, Kolonjo, 1623
MIDI TCH
Rim.: Laŭ multaj informfontoj pri tiu ĉi himno, ĝi estas parafrazo de frua itallingva poemo (Cantico delle creature aŭ Cantico del sole) atribuita al s-ta Francisko el Asizo. Tamen, ĝis nun mi ne vidis tiun poemon, kaj sekve ne povas juĝi pri ĝia fideleco (aŭ tema aŭ forma). [SUPREN]