LAŬDO AL DIO

Vi, kreitaĵoj de l' Sinjor'

Originalo* : All creatures of our God and King

Alia traduko : Ho tuta kreitaro Dia
(Alia Esperanta Traduko, de Butler)

Verkis (angle) : William Henry DRAPER, eld. 1926
( surbaze de itala kantiko* de s-ta FRANCISKO el Asizo, ĉ. 1225 )
Esperantigis : William John DOWNES, 1971?

Fonto : AK 3 (= Ad 613)

  1. Vi, kreitaĵoj de l' Sinjor',
    Kunkantu vi en vasta ĥor':
         Haleluja! Haleluja!
    Ardanta sun' kun or-radi',
    Arĝenta lun' kun mild-magi',
         Lin laŭdegu, Lin laŭdegu,
              Haleluja, Haleluja, Haleluja!

  2. Vi ŝtorma vent' kun pulsa pel',
    Vi nuboj alte en ĉiel',
         Lin laŭdegu, Haleluja!
    Vi nov-maten' kun ben-promes',
    Vespero kun trankvil-kares',
         Lin laŭdegu, Lin laŭdegu,
              Haleluja, Haleluja, Haleluja!

  3. Vi akvoj kun kristala flu'
    Muziku por Sinjor' Jesu',
         Haleluja, Haleluja!
    Potenca fajr' kun bena rol',
    Servanta laŭ la Dia vol',
         Lin laŭdegu, Lin laŭdegu,
              Haleluja, Haleluja, Haleluja!

  4. Patrino-ter', el kies sin'
    Abundon ĉerpas ni sen fin',
         Lin laŭdegu, Haleluja!
    Kaj en vi ĉiu frukt' kaj flor'
    Ateste al la Dia glor'
         Lin laŭdegu, Lin laŭdegu,
              Haleluja, Haleluja, Haleluja!

  5. Kaj homoj kun responda kor'
    En frata rond' kaj kun fervor'
    Ĝoje kantu: Haleluja!
    Portantoj de dolor', malĝoj',
    Lin fidu sur la vivovoj',
         Lin laŭdegu, Lin laŭdegu,
              Haleluja, Haleluja, Haleluja!

  6. Kaj vi, bonkora, milda mort',
    Gvidanto al ĉiela sort',
         Lin laŭdegu, Haleluja!
    Per vi triumfis la Sinjor',
    De nia savo la Aŭtor',
         Lin laŭdegu, Lin laŭdegu,
              Haleluja, Haleluja, Haleluja!

  7. Lin ĉio ajn de ĉia spec'
    Adoru kun kor-humilec',
         Lin laŭdegu, Haleluja!
    Al Patro, Filo kaj Spirit'
    Resonu ben' sen intermit',
         Lin laŭdegu, Lin laŭdegu,
              Haleluja, Haleluja, Haleluja!

Melodio: LASST UNS ERFREUEN
el Geistliche Kirchengesäng, Kolonjo, 1623
MIDI TCH

Rim.: Laŭ multaj informfontoj pri tiu ĉi himno, ĝi estas parafrazo de frua itallingva poemo (Cantico delle creatureCantico del sole) atribuita al s-ta Francisko el Asizo. Tamen, ĝis nun mi ne vidis tiun poemon, kaj sekve ne povas juĝi pri ĝia fideleco (aŭ tema aŭ forma). [SUPREN]


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1