William John DOWNES
[ ŭiljam ĝon daŭnz ]
1892 — 1987
Laŭ ADORU (p. 1392): "... (Anglio) pastro kongregacia, universitata profesoro pri la hebrea, membro de la Akademio de Esperanto." Laŭ Adoru Kantante, "... Anglo, M.A., B.D., pastro Kongregacia, profesoro pri Hebrea lingvo kaj Malnova Testamento ĉe la Western College en la universitato de Bristol, estrarano de KELI, membro de la Akademio de Esperanto." 44 kontribuaĵoj en AK, 36 en Ad. Aparte rimarkinda pro la kvanto kaj kvalito de la originalaj himnotekstoj.
Esperantigis (el la angla):
- Adoru ni nun la Reĝon de glor' (str. 1-2, 3b-6)
- Amo Dia, tut-supera
- Anim', vekiĝu kun la sun'!
- Aŭdu! kantas anĝel-ĥor'
- Eta Jesu en lulil' : prilaborita de Ros' Haruo:
- Ho Dio, tra jarmiloj Vi fidele helpis nin
- L' Eternulon laŭdu ni
- La krucon rigardante, mi
- Pentu, vi homoj, cedu pri malsaĝ'
- Ridetas Li en Sia lulil'
- Rok' eterna, Dia Fil'
- Venu, Font' de ĉiu beno
- Venu, tutpova Di'
- Vi, kreitaĵoj de l' Sinjor'
Se vi havas aliajn informojn pri li, aŭ foton, bv. sciigi min!
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto