KRISTANA VIVO
SERVADO

Kristana hom', ek al batal'

Auf, Christenmensch, auf, auf zum Streit

Verkis (germane) : Johann SCHEFFLER, 17a jc. (lin oni nomis "la anĝelo silezia")
Esperantigis : Richard HOPPE, (EKE 24)
Prilaboris : William John DOWNES por AK

Fonto : AK 195

  1. Kristana hom', ek al batal'
    kun kredo pri venkado!
    Ĉi tie en la lukto-val'
    ne estas ripozado.
    Se vi ne luktos, ne la kron'
    al vi doniĝos ĉe l' Di-tron'.

  2. Satano venas, malamik',
    prezentas mondon vantan,
    por logi karnon per taktik'
    kaj kapti vin, kredantan.
    Se ne heroe luktos vi,
    kaptita estos vi de li.

  3. Pripensu, ke vi je l' standard'
    de via Estro ĵuris,
    kaj ke vi en la kreda ard'
    ĝis nun laŭ Kristo kuris.
    Pripensu, ke sen ŝvit' kaj pen'
    neniu venkas en l' aren'.

  4. Batalu vi do kun kuraĝ',
    persistu ĝis la fino,
    streĉante fortojn sen domaĝ',
    strebante kun obstino.
    Se cedos vi en la batal',
    vi restos al Satan' vasal'.

Melodio: EISENACH
Komponis : Bartholomäus GESIUS
Aranĝis : Johann Hermann SCHEIN
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1