TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

ĈIAMFIDELECO DE DIO

Ho Dio, tra jarmiloj Vi fidele helpis nin

Originalo : Our God, our help in ages past

Sciu do, ke la Eternulo, via Dio, nur Li estas Dio, Dio fidinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon rilate al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj dum mil generacioj : Readmono 7.9

Verkis (angle) : Isaac WATTS, 1714
Esperantigis : William John DOWNES

Fonto : AK 165 (= Ad 494)

  1. Ho Dio, tra jarmiloj Vi

    Fidele helpis nin;

    Do, prave kun espero ni
    Persistos ĝis kulmin'.

  2. Se ŝtormoj venos kun minac',

    Ŝirmilo estos Vi;

    Sufiĉaj Via brak' kaj grac';
    Timigos nin neni'.

  3. Jam antaŭ ol aperis ter',

    Ĉielo, aŭ la mar',

    Ekzistis Vi en la mister'
    De l' Dia potencar'.

  4. Ĉe Vi eonoj pasas for

    Simile al vesper';

    Aŭ al la lasta nokta hor'
    Je l' brila sun-aper'.

  5. Simile al rivera flu'

    La tagoj glitas for,

    Kaj restas en memor' ne plu,
    Kiel sonĝo je l' aŭror'.

  6. Ho Dio, tra jarmiloj Vi

    fidele helpis nin.

    Tra ĉia sort' nin gardu, Di',
    Ĝis glora la destin'.

Melodio : ST. ANNE
Atribuita al William CROFT, 1708
MIDI TCH

Rim.: Jam en la 18a jc. multaj redaktoroj de anglalingvaj himnaroj ŝanĝis la komencvorton de "Our [God]" ("Nia [Dio]"), kiel Watts skribis, al "O God" aŭ "Oh God" ("Ho Dio").


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1