KRISTANA VIVO
KARESMO

"Post Mi!" parolas Krist' Jesu'

"Mir nach!" spricht Christus, unser Held

Verkis (germane) : Johann SCHEFFLER, 1668 (lin oni nomis "la anĝelo silezia")
Esperantigis : Richard HOPPE, en EKE
Reviziis : William John DOWNES por AK

Fonto : Ad 269 (kp AK 197)

  1. "Post Mi!" parolas Krist' Jesu', "post Mi, kristanoj Miaj!
    Forgesu vin, el mondo-bru' Min sekvu, estu piaj!
         Levinte vian krucon, vi ofere vivu kiel Mi!

  2. "Mi estas lum', lumigas vin per sankta, virta vivo.
    Se venos vi kaj sekvos Min, ne mankos klar-motivo.
         Mi estas voj', kaj montras Mi la veran vivon tie ĉi.

  3. "Kor' Mia plena de humil', de amo la animo;
    la buŝ' admonas kun ĝentil' por bono laŭ kutimo;
         Mi tuta, menso, volo, fort', kun Dio estas en akord'.

  4. "Ĉu timas vi? Jen Mi kun vi! Por helpi vin Mi staras
    Malferman vojon tra medi' terura Mi mem faras.
         Hontadi devas la soldat', se li fariĝas renegat'.

  5. "L'animon volas trovi vi? Sen Mi vi ja ĝin perdos!
    Eĉ se perdiĝi ŝajnas ĝi, en la ĉiel' ĝi verdos.
         Do, sekvu Min, eĉ kun dolor'; eterne vivos vi en glor'."

  6. Do, sekvu ni kun kruco-ŝarĝ' la karan Di-Sinjoron!
    Volonte kaj kun firm-kuraĝ' toleru ni doloron!
         Nur post luktad' la kronon ni de vivo portos antaŭ Di'.

Melodio: EISENACH
Komponis : Bartholomäus GESIUS
Aranĝis : Johann Hermann SCHEIN
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1