TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Mi venas el la alt-ĉiel'

Vom Himmel hoch da komm ich her

El alt' ĉiela venas mi
(prilaborita de Albrecht KRONENBERGER, el Adoru)

Kaj la anĝelo diris al ili : Ne timu ; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo : Luko 2.10

Verkis (germane) : Marteno LUTERO (Martin Luther), 1535
Esperantigis : William John DOWNES

Fonto : AK 39

  1. “Mi venas el la alt-ĉiel'
    kun bona, nova histori'!”
    Parolis tiel la anĝel',
    ĝojkantis pri l' evangeli'.

  2. “Jen elektita virgulin'
    infanon belan naskis por
    kompati kaj ĝojigi vin,
    turmenton ĉian porti for.”

  3. “Li estas Kristo, la Sinjor',
    Li volas levi el mizer',
    konsoli homojn en dolor',
    por pekoj esti la ofer'.”

  4. “Venigas savon Li al vi,
    de Di' celitan de l' komenc',
    ke partoprenu vi kun ni
    la glorojn de la eternec'.”

  5. Kun paŝtistaro iru ni
    la Bebon vidi en la stal';
    donaco Li de l' Patra Di',
    al ni honoro sen egal'.

  6. Sinjor'! Vi gastu kun bonven'
    ĉe ni, plagitaj de fier',
    de pekemeco kaj ĉagren' —
    Ho, kiel danki Vin en ver'?

  7. Ni laŭdu Dion, kun honor',
    pro l' dono de l' amata Fil'.
    Prikantis anĝelara ĥor'
    eraon novan sen simil'.

Melodio : VOM HIMMEL HOCH
aperis en Geistliche Lieder (red. Valentin Schumann) 1539
ofte atribuita al Martin LUTHER
MIDI RH

Alternativa melodio :
AUS FREMDEN LANDEN
Tradicia Germana Melodio : MIDI NOBC*

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1