TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

El alt' ĉiela venas mi

Vom Himmel hoch da komm ich her

Mi venas el la alt-ĉiel'
(versio en Adoru kantante)

Kaj la anĝelo diris al ili : Ne timu ; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo : Luko 2.10

Verkis (germane) : Marteno LUTERO (Martin Luther), 1535
Esperantigis : William John DOWNES
Prilaboris kaj la sesan strofon aldonis : Albrecht KRONENBERGER, 2000

Fonto : Ad 252

  1. „El alt' ĉiela venas mi
    kun bona, nova histori',
    kun histori' de l' Dia sav',
    kantota nun por via rav':

  2. „El elektita virgulin'
    naskiĝis beb', ĝojigi vin,
    fragila beb', potenca por
    tristecon vian preni for.

  3. „Li estas Kristo, la Sinjor',
    Li volas homojn en dolor',
    konsoli, levi el mizer',
    por pekoj esti la ofer'.

  4. „Feliĉon ĉian portas Li
    al vi de l' Patro, via Di',
    ke vivu vi kun ni en ĉoj'
    nun kaj post via monda voj'.

  5. „Vi trovos en malpompa stal'
    la Dian Filon sub vual'
    de povra bebo, tamen Li
    la Reĝ' de ĉiu galaksi'.”

  6. Do kuru ni al Li kun gaj'
    Samkiel la paŝtistoj, kaj
    rigardu, kion donis Di'
    per Sia kara Fil' al ni.

  7. Ho nobla gast', al Vi bonven'
    ĉe ni, plagitaj de ĉagren',
    de pekemeco kaj fier'. —
    Ho, kiel danki Vin en ver'?

  8. En alta trono glor' al Di',
    ĉar Sian solan Filon Li
    donacis; do la anĝelar'
    ĝoj-kantas pro la nova jar'.

Melodio : AUS FREMDEN LANDEN
Tradicia Germana Kantmelodio
MIDI NOBC*

Alternativa melodio :
VOM HIMMEL HOCH
Aperis en Geistliche Lieder (red. Valentin Schumann) 1539
ofte atribuita al Martin LUTHER : MIDI RH
TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1