DIO HELPU NIN

Eternulo, granda Dio

Verkis ( Esperante) : William John DOWNES, 1968

Fonto : AK 12 (= Ad 544)

  1. Eternulo, granda Dio, en majesto regas vi —
    astrojn en plenharmonio, fluon de mondhistori’.
    Donu saĝon kaj kuraĝon, por ke regu vi en ni!

  2. Jen minacas nin potenco de l’ malbono sur la ter’,
    Kaj insidas kun intenco kapti nin por la infer’.
    Donu saĝon kaj kuraĝon por nin savi el danĝer’!

  3. Ŝiras Eklezion vian kredataĵoj en sincer’,
    Ĉar ne karitaton Dian montras ni en Krist-liber’.
    Donu saĝon kaj kuraĝon, unuigu nin en ver’!

  4. Fondis regnon vi, ho Kristo, por bonfarto de l’ homar’;
    Ĝin etendi kun persisto strebu ni, la Di-idar’!
    Donu saĝon kaj kuraĝon cele servi sen erar’!

  5. Granda la honoro nia partopreni en labor’
    Kun la mond-Savanto Dia — lin konfesas ni Sinjor’,
    En fidelo, ĝis ĉielo kaj la promesita glor’!

Melodio: RHUDDLAN
Anonima, Tradicia Kimra Melodio
MIDI TCH

Rim. Parte surbaze de ĉi tiu himno, post sensukcesa provo traduki ĝin anglen, mi verkis angle laŭ la sama metriko la himnon Lord Eternal, God of ages.


TTT-Himnaro Cigneta
is affiliated with
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1