TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

GLORKANTADO
KUN LA ANĜELOJ

Glorkantas anĝeloj en alta ĉiel'

Laŭ St. Denio | Laŭ Bendemeer's Stream

Kaj la reĝo Ĥizkija kaj la estroj diris al la Levidoj, ke ili gloru la Eternulon per la vortoj de David de la viziisto Asaf ; kaj ili glorkantis kun ĝojo, fleksis sin, kaj adorkliniĝis. : 2 Kroniko 29.30

Verkis ( Esperante) : William John DOWNES, 1969

Fonto : TK 32 (= Ad 871)

  1. Glorkantas anĝeloj en alta ĉiel';
    Formortas neniam de laŭdo la son'.
    De l' ter' "Haleluja!" en gaja akord'
    Samcele kunsonas al Di' sur la tron'.

  2. Savanto de l' mondo, ni ŝuldas al Vi
    Eternan honoron pro Via ofer'.
    Nun sondu kaŝitajn profundojn de l' kor'
    Kaj trovu juvelojn de fido kaj ver'.

  3. Ho, kia miraklo de amo kaj grac',
    Ke Dio en Kristo suferis por ni!
    Kun Li krucumitaj, liberaj de pek',
    Ni vivas eterne, gefiloj de Di'!

  4. Jes, ni kun anĝeloj glorkantas al Di',
    La Patro amata, sindona Sinjor'.
    Pro benoj sennombraj verŝataj sur nin
    Ni danke Lin laŭdas en sankta ador'.

Melodio : ST. DENIO
Anonima kimra melodio
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1