TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

INTERNACIA GEFRATECO
PACO SUR TERO

Pentu, vi homoj, cedu pri malsaĝ'

Turn back, O man

Verkis (angle) : Clifford BAX, 1919
Esperantigis : William John DOWNES

Fonto : AK 209 (= Ad 605)

  1. Pentu, vi homoj, cedu pri malsaĝ',
       Vivu vi laŭ la Dia savmesaĝ'!

    Ĉefo vi estas de la kreitar',

    Tamen surdiĝis pri la Dideklar':

    "Pentu, vi homoj, cedu pri malsaĝ'."

  2. Bona la sorto de la hom' kaj ter',
       Se ne venenus ilin pek-ulcer'.

    En homaj revoj ĉiam estas plor'!

    Se nur la tromp-esperoj estus for —

    Bona la sorto de la hom' kaj ter'.

  3. Homa frataro sur pacplena ter';
       Jen la triumfo super mond-infer'!

    Jen fina venko de l' eterna Reĝ',

    Kaj plenumiĝo de l' tutmonda preĝ —

    "Homa frataro sur pacplena ter'!"

Melodio : OLD 124TH
Unue eldonita en Psalmaro Ĝeneva, 1551
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1