TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

LAŬDO AL DIO
PSALMO 150

L'Eternulon laŭdu ni

Praise the Lord, His glories show
(Bazita sur la 150a Psalmo)

Haleluja! Gloru Dion en Lia sanktejo, Gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto. : Psalmo 150.1

Verkis (angle) : Henry Francis LYTE, 1834
Esperantigis : William John DOWNES

Fonto : AK 14 (kp Ad 452)

  1. L'Eternulon laŭdu ni, Ha--le-luja!
    Adorantoj tie ĉi, Ha--le-luja!
    Kun anĝeloj en la glor', Ha--leluja!
    Kantu kun ĝojplena kor', Ha--le-luja!

  2. Mireginda Lia am'; Ha--le-luja!
    Tial sonas la aklam', Ha--le-luja!
    Al jarcentoj longe for, Ha--leluja!
    Kaj de ni en nuna hor', Ha--le-luja!

  3. Ĝoju ni pri la donac', Ha--le-luja!
    De la Krist-donata pac'; Ha--le-luja!
    Pri la rava perspektiv', Ha--leluja!
    De la enĉiela viv', Ha--le-luja!

  4. Ĝoju, ĉar el Patra man', Ha--le-luja!
    Venas ĉiutaga pan'; Ha--le-luja!
    Danku pro anim-trankvil', Ha--leluja!
    Elaĉeto per la Fil', Ha--le-luja!

  5. Kun instiga elokvent', Ha--le-luja!
    Sonu ĉiu instrument'; Ha--le-luja!
    Ni kunkantu en ador', Ha--leluja!
    Laŭdon al la Di-Sinjor': Ha--le-luja!

Melodio : LLANFAIR
Komponis : Robert WILLIAMS, 1817
MIDI TCH

Alternativa melodio : GWALCHMAI
Komponis : Joseph David JONES (1827-1870) : MIDI TCH
Rim.: Kantante la tekston laŭ Gwalchmai oni devas ŝanĝi aŭ forigi la streketojn en la halelujoj.

L'Eternulon laŭdu ni

Koncizigita teksto en ADORU (strofoj 1,4,5)

Fonto : Ad 452 (kp AK 14)

  1. L'Eternulon laŭdu ni, Ha--le-luja!
    Adorante tie ĉi, Ha--le-luja!
    Kun anĝeloj en la glor', Ha--leluja!
    Kantu kun ĝojplena kor', Ha--le-luja!

  2. Ĝoju, ĉar el Patra man', Ha--le-luja!
    Venas ĉiutaga pan'; Ha--le-luja!
    Danku pro anim-trankvil', Ha--leluja!
    Elaĉeto per la Fil', Ha--le-luja!

  3. Kun instiga elokvent', Ha--le-luja!
    Sonu ĉiu instrument'; Ha--le-luja!
    Ni kunkantu en ador', Ha--leluja!
    Laŭdon al la Di-Sinjor': Ha--le-luja!


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1