TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRISTNASKO

Jesueto en lulil'
(laŭ la traduko de Downes: Eta Jesu en lulil')

Originalo : Hajej Nynjej, Ježičku
Angla pont-versio : Little Jesus (The Rocking Carol)

...ili faligis sin kaj prezentis al li donacojn ... : Mateo 2.11
Alvenis fremdaj ĉefoj por donaci felojn de kastor'. : Vi homoj, kuraĝiĝu

Tradicia ĉeĥa karolo
Esperantigis : William John DOWNES
surbaze de angligo far Percy DEARMER
La komencvortojn ŝanĝis ROS' Haruo

Fonto : AK 51

  1. Jesueto en lulil', dormu vi;
    Peltan veston donos ni.
         Ni vin lulos, lulos, lulos;
         Ni vin lulos, lulos, lulos.
    Ke ĝi tenu varma vin,
    Ĉirkaŭ vin ni volvos ĝin.

  2. Kara bebo en sekur' de l' lulil',
    Dormu dolĉe en trankvil'.
         Ni vin lulos, lulos, lulos;
         Ni vin lulos, lulos, lulos.
    Servos ni per preta man'
    Vin, vi kara Di-infan'!

Melodio : HAJEJ NYNJEJ
Tradicia Ĉeĥa Karolo
MIDI RH
Pli lante lula aranĝo : MIDI RH


TTT-Himnaro Cigneta
is affiliated with
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1