KRISTNASKO

Vi homoj, kuraĝiĝu
Sub frida vintra luno

Originalo : Estennialon de tsonoue, Jesous Ahatonhia

Ne timu ; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo Luko 2.10

Verkis (hurone) : Jean de BRÉBEUF, ĉ. 1640
Esperantigis : ROS' Haruo, ĉ. 1990
Parte surbaze de franca traduko de Paul Picard TSAOUENHOHI (17a jc.)
Hommes, prenez courage
kaj angla reverko de Jesse Edgar MIDDLETON (1926)
’Twas in the Moon of Wintertime
(The Huron Carol)

Fonto : RH

Ad 251 konsistas el la unua strofo (kun komenc-vortoj "Kristanoj, kuraĝiĝu, ĉar"),
kaj la unuaj du versoj de la dua strofo kun la cetera parto de la fina strofo.

  1. Vi homoj, kuraĝiĝu : naskiĝis Krist' Jesu'!
    Kaj kantu ĝoje, gaje, adorante sur genu'.
    Ĝojkriu ĉiu adoranto laŭ la glora anĝelkant':
    Jesous ahatonhia*, naskiĝis Jesu'!
              In excelsis gloria!
  2. Sub frida vintra luno, kiam birdoj fuĝis for,
    De l' Spiritego venis anstataŭe anĝel-ĥor'.
    Paliĝis steloj antaŭ ĝi; ĉasistoj miris pri l' ari':
    Jesous ahatonhia*, naskiĝis Jesu'!
              In excelsis gloria!
  3. En vigvamaĉ' kaduka, el rompita arboŝel',
    La bebon ili trovis en ĉifon-kunikla fel'.
    Dum la ĉasistoj venis, jen resonis supre la antem':
    Jesous ahatonhia*, naskiĝis Jesu'!
              In excelsis gloria!
  4. L'unua luno vintra sur ĉiel' ne rondas pli
    Ol rondis bela gloro-ringo sur la beba Di'.
    Alvenis fremdaj ĉefoj por donaci felojn de kastor':
    Jesous ahatonhia*, naskiĝis Jesu'!
              In excelsis gloria!
  5. Ho anoj de l' arbar' libera, Spiritegidar',
    Ĉe l' sankta bebo homa-dia riverencu, ĉar
    Li venas por vin doti per la belo, paco, ĝojo, ver':
    Jesous ahatonhia*, naskiĝis Jesu'!
              In excelsis gloria!
Konsiloj Pri Prononcado
* Jesous ahatonhia
          (huronlingve = "Jesuo naskiĝis")
prononciĝas pli-malpli kiel
"Ĵe-su a-há-ton-nja",
kun la ĉefakcento (almenaŭ laŭ la melodio) ĉe la silabo "ha".
In excelsis gloria
          (latinlingve = "en plejalto gloro")
troviĝas en la franca kaj angla versioj, sed ne en la originalo, kie oni simple rekantas "Jesous ahatonhia" tie. La latinaĵo kutime prononciĝas "in ekŝelsis glória".

Esperanta versio en ĉi tiu formo
© 1999, 2000 Ros' Haruo

Melodio: UNE JEUNE PUCELLE
Tradicia franca Popolkanto, 16a jc.
MIDI THC | Pli komplika aranĝo (MIDI )


Originalo

          La originalon de ĉi tiu karolo, la unua kristnaska kanto verkita en Norda Ameriko, verkis P. Jean de Brébeuf, jezuita misiisto inter (kaj martiro kun) la hurona popolo, en la 17a jc., en la (nun mortinta) hurona lingvo. Mi bazis mian version plejparte sur la angla traduko de Jesse Edgar Middleton, ĉar mi ne scipovas la huronan, kaj mi disponis en la komenco pri nur po unu strofo de la (pli fidela al la originalo) franca traduko de Paul Picard Tsaouenhohi, kiun oni kantas en la formo "Chrétiens, prenez courage", kaj de la originala teksto mem. Mi intencas iam verki alian kanteblan version pli fidelan al la originalo. (La traduko de Middleton havas la etoson de eŭropaj revoj pri indianoj, eĉ uzas por "Dio" la algonkenan terminon "Gitchi Manitou", kiu mense reĵetas la kantanton en la poemon Hiawatha de H. W. Longfellow!)

          La melodio estas formo de 16a-jarcenta franca karolo "Une jeune pucelle".


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1