LAŬDO AL DIO
|
Originalo: O Worship the King, all-glorious above
Verkis (angle) Robert GRANT, 1833
[reverko de pli frua teksto de William KETHE laŭ Ps. 104 (1561)]
Esperantigis William John DOWNES (strofoj 1-2, 3b-6),
ROS' Haruo (strofoj 3a, 7), ĉ. 1996
Fonto : AK 6 / LBR
(AK 6 = Ad 758)
Adoru ni nun la Reĝon de glor',
Kaj kantu ni kun laŭdego el kor':
Potenca, am-plena, de ĉio la Font',
Ja Di' suverena, eterna Savont'.
Prikantu do Lin, reĝantan kun grac'.
Stelarojn sen fin' Li kreas en spac',
Kaj ankaŭ fulm-nubojn minacajn laŭ form';
Li rajdas kerubojn, heroldojn de l' ŝtorm'.
Tutpova Sinjor', pratempe per Vort'
Vi celis nin por eterna bon-sort',
Establis la teron per firma dekret',
Kaj kaŝis misteron en ĉiu floret'.
Al la kreitar' ja mankas neni'.
La ter-loĝantar' klarvidas, ke Vi
Provizas abunde por ĉies bezon'.
Ni dankas profunde pro ĉia am-don'.
Mallonga la viv' de ni sur la ter';
Fatala la driv' al fina mister';
Sed ne al Infero, ĉar fido al Di'
Kaj la Krist-ofero nin savos de ĝi.
Leviĝas de l' ĥor' anĝela la laŭd'
Al Vi, Di-Sinjor', kun ĝoja aplaŭd'.
Simile de l' tero leviĝas, ho Di',
Kun arda sincero laŭdkanto al Vi.
Mortema polvid', feblega teran'
Vin kredas kun fid' al via vivoplan':
Tenera kompato, ŝirmanta fortik'
Kreinto, Helpanto, Savonto, Amik'!
Melodio: LYONS
atribuita al J. Michael HAYDN
aranĝita de William GARDINER, 1815
MIDI TCH