TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

DIO DE MISTERO

Ho Eternulo, Dio de mistero

Verkis (Esperante) : William John DOWNES, 1969

Fonto : AK 222 (= Ad 272)

  1. Ho Eternulo, Dio de mistero,

    De ĉio ajn la nesondebla Font',

    Al Vi ni levas korojn en adoro,
    Kreinto sola de la vasta mond',

    Vi formis homojn laŭ la propra bildo
    Por paca viv' en familia rond'.

  2. En peka malhonoro kaj memvolo

    Prapatroj niaj jesis al ribel',

    Kaj sin surdigis al la Dia voĉo,
    Sin trompis sur Satana karusel'.

    Demonaj fortoj regis sur la tero—
    Kaj ploris la anĝeloj en ĉiel'.

  3. Ankoraŭ, malgraŭ puno kaj mizero,

    Kaj malgraŭ oft-spertata tragedi',

    Ja malgraŭ la alveno de Jesuo
    Kun sava forto de l' evangeli',

    Amase iras homoj al detruo.
    “ Ĝis kiam, ho Sinjor'? ” aŭdiĝas kri'.

  4. Pri nia kulp', kaj tiu de l' kunhomoj,

    Ni pentas, kaj petegas por pardon',

    Humile, kaj sopire, kun espero
    Okulojn levas ni al Via tron'.

    Rigardu nin, la sklavojn de malsaĝo;
    Kompatu nin pro Via glora nom'.

  5. Ho Eternulo, aŭdu nin pro Kristo,

    Leviĝu kun potenco, agu mem!

    La homojn liberigu de ruino,
    Jam longe suferintan sub malben';

    Starigu Vian regnon de la paco,
    Kaj faru niajn korojn Via hejm'.

Melodio : FINLANDIA
Komponis : Jean SIBELIUS, 1899
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1