KRISTNASKO

Ridetas Li en Sia lulil'

He smiles within His cradle
In der Wiegen

Kaj ŝi naskis sian unuan filon, kaj ŝi ĉirkaŭvindis lin kaj kuŝigis lin en staltrogo, ĉar ne estis loko por ili en la gastejo. : Luko 2.7

Originalo (germana) : Anonima aŭstra karolo
unue aperis en Geistliche Nachtigall de CORNER
Angligis : Robert GRAVES
Esperantigis : William John DOWNES

Fonto : AK 44

  1. Ridetas Li en Sia lulil',
    La Beb' kun hela vizaĝ'.
    Radiojn Li resendas de bril'
    El font' de lumo kaj saĝ' —
    La Beb' kun brila vizaĝ'.

  2. La Bebon ni prezentas al vi:
    Jen Kristo, nia Sinjor'!
    Portanto Li de paco kaj am';
    Rapidu vi en akord'
    Al Kristo, nia Sinjor'!

  3. L'infano kuŝas en la lulil',
    Kaj se balancus vi Lin,
    Ĝin faru nur kun dolĉa movet'
    Kaj kun humila inklin'—
    Laŭ Lia kara patrin'!

  4. Pli kara Vi ol kiu ajn Beb',
    Plej kara Bebo al mi!
    Senfina amo, Dia potenc',
    Por savo pulsis en Vi;
    Ĝi pulsu save en mi!

Melodio: IN DER WIEGEN
Anonima, unue eldonita en Geistliche Nachtigall, 1649
Aranĝis (por AK) Monica kaj Harold JENNER, 1968
MIDI AK*

Rim.: EH havas alian tekston, Ĉe-sine kuŝas Krist' la Beb', laŭ ties indekso angle verkita ("The Christ-child") de G. K. CHESTERTON kaj kompreneble tradukitan de L. I. Gentle. Ne estas klare, ĉu temas pri alia angligo de unusama germanaĵo. Tiu teksto ĉiustrofe laŭdas la harojn de Kristo, kio ŝajnas tute senrilata al ĉi tiu teksto de Graves (tr. Downes).


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1