|
KRISTO VOKAS
|
Trans la malkvieta maro
Jesus calls us o'er the tumult
Verkis (angle) : Cecil Frances ALEXANDER, 1852
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER
Fonto : HE 83 (= AK 205)
Rim. : S-ino Alexander verkis tiun ĉi himnon aparte por la festo de la apostolo s-ta Andreo, kaj la originala dua strofo rekte mencias lin. Tamen, tiu ĉi norma traduko de Butler (kaj la anglaj tekstoj kantataj de multaj eklezioj) ĝeneraligas la temon, ŝanĝante "sankta Andreo" al "apostoloj" (aŭ eĉ tute preterlasante tiun strofon). Jen mi donas reandreigitan version. — RH
Teksto por la Festotago de S-ta Andreo
(laŭ St Andrew (Thorne))
-
Trans la malkvieta maro
De la vivo vokas nin
dolĉa voĉo de Jesuo :
"Ho Kristano, sekvu min!"
-
Antaŭ longe apostoloj
ĉe la Galilea mar'
aŭdis lin, kaj ĉion lasis,
iĝis lia sekvantar'.
-
Kristo vokas de adoro,
antaŭ monda ora di':
"Lasu ĉiun kor-idolon;
amu min, Kristano, pli."
-
En ĝojado kaj doloro,
dum ripozo kaj labor',
Ĉie, ĉiam, Kristo vokas:
"Amu min per tuta kor'."
-
Kristo vokas! Ho Savinto,
ĉiam aŭskultigu nin;
inklinigu nian koron
pli ol ĉion ami vin.
Melodio: GALILEE
Komponis : William H. JUDE, 1887
MIDI TCH
- Alternativaj melodioj :
- ST. ANDREW (THORNE)
- Komponis : Edward Henry THORNE, 1875 : MIDI TCH
- ST. OSWALD
- Komponis : John Bacchus DYKES, 1857 : MIDI TCH
- GOTT DES HIMMELS
- El komponaĵo de Heinrich ALBERT : MIDI PH
- HALTON HOLGATE
- Komponis : William BOYCE, ĉ. 1765 : MIDI TCH
- RESTORATION
- El Southern Harmony, 1835 : MIDI RH
- PLEADING SAVIOR
- Frua usona melodio, unue presita en The Christian Lyre (red. Leavitt), 1830 : MIDI RH
Rim. : Tiu ĉi melodio longas duoble pli ol la ceteraj. Tial por kanti laŭ ĝi oni ellasu unu strofon (eble la duan aŭ trian), aŭ kantu la unuan strofon refoje ĉe la fino.
- MARCHING
- Komponis : Martin SHAW : MIDI RH
- ST. ANDREW (HURD)
- Komponis : David HURD, © 1983 G.I.A. Publications, Inc. (Sub Kopirajto)
- ST. CATHERINE (JONES)
- Tria rekomendaĵo en HE, sed mi ne disponas pri ĝi. Ĉu vi?
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto