TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

LA KOMUNUMO
DE LA
SANKTULOJ

Kun roboj brile blankaj

Ten thousand times ten thousand

Post tio mi rigardis, kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli, el ĉiu nacio,
  kaj el ĉiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj, starantaj antaŭ la trono kaj antaŭ la Ŝafido,
vestitaj per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj; kaj ili kriis per granda voĉo,
                                                                                                               dirante:

“ Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono, kaj al la Ŝafido. ” : Apokalipso 7.9-10

Verkis (angle) : Henry ALFORD, 1867 (4a str. 1870)
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER

Fonto : AK 259 (= HE 184)

  1. Kun roboj brile blankaj, en Dia luma hel',
    Sennombra sanktularo sin direktas al ĉiel';
    Finiĝis en triumfo ilia batalad',
    La orajn pordojn ili nun eniras kun laŭdad'.
  2. Resonas halelujoj el tero kaj ĉiel';
    Kaj harpoj mil kuniĝis en triumfokanta ŝvel'.
    Ho tago atendita! Ho ĝojo, kies glor'
    Antaŭan afliktaron forviŝas el memor'!
  3. Ho, kiel rava estos la Kanaana glor'!
    Amikoj re-renkontos sin, ne plu disiĝos for;
    Okuloj iam plenaj de larmoj pro malĝoj'
    Revidos la amatojn en feliĉo sen aloj'.
  4. Montriĝu via savo, de peko la pardon';
    La elektotojn voku nun, kaj regu sur la tron'.
    Sopiras ni la hejmon post peno kaj dolor';
    Ho, laŭpromese venu vi, Savanto kaj Sinjor'!

Melodio : ALFORD
Komponis : John Bacchus DYKES, 1875
MIDI TCH


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1