LA VIVO VENONTA
LA ĈIELO

Nun sufero kaj dolor'

Originalo : Here we suffer grief and pain

Verkis (angle) : T. BILBY
Esperantigis : Montagu Christie BUTLER

Fonto : HE 178

  1. Nun sufero kaj dolor',
    Nun amikoj pasas for,
         Sed ne en la ĉiel'.

         Ho! estos ĝoje! Ĝoje, ĝoje, ĝoje!
    Ho! estos ĝoje, ĉiam kune en ĉiel'!

  2. Kiuj amas Dion nun,
    Post la morto laŭdos kun
         Sanktuloj en ĉiel'.

         Ho! estos ĝoje! Ĝoje, ĝoje, ĝoje!
    Ho! estos ĝoje, ĉiam kune en ĉiel'!

  3. Geinfanoj estos tie,
    Kiuj servis Dion pie
         Dum la tuta viv'.

         Ho! estos ĝoje! Ĝoje, ĝoje, ĝoje!
    Ho! estos ĝoje, ĉiam kune en ĉiel'!

  4. Tie ĉiun vidos ni
    Amegitan tie ĉi,
         Kaj ne disiĝos plu.

         Ho! estos ĝoje! Ĝoje, ĝoje, ĝoje!
    Ho! estos ĝoje, ĉiam kune en ĉiel'!

  5. Ho! feliĉaj estos ni
    Apud Kristo, nia Di',
         Sur lia reĝa tron'.

         Ho! estos ĝoje! Ĝoje, ĝoje, ĝoje!
    Ho! estos ĝoje, ĉiam kune en ĉiel'!

  6. Tie kun ĝojplena kor'
    Al Jesuo la Sinjor'
         Eterne kantos ni.

         Ho! estos ĝoje! Ĝoje, ĝoje, ĝoje!
    Ho! estos ĝoje, ĉiam kune en ĉiel'!


Melodio: REJOICING
Komponinto ne konata : HE prenis ĝin el Hymnal Companion, 1890
MIDI HE*

Mi deziras havi la originalan tekston, informojn pri la verkinto kaj komponinto(j), kaj eventuale aliajn melodiojn iam uzitajn por ĝi en la angla. Mi scias, ke ĝi estis en almenaŭ du aliaj britaj himnaroj (Church Hymnal, eld. 1917, kaj (Irish) Church Hymnal, eld. 1919). Se iu leganto disponas pri tiuj volumoj, BV! sendi al mi tiujn informojn!! Multan dankon. — Liland Ros'

Rim.: Parenteze, la romanisto Thomas HARDY citis la unuan strofon en sia Tess of the D'Urbervilles (ĉap. 51). Mi legis en TTT ankaŭ, ke ĝi iam estis populara himno inter nove kristaniĝintaj indianoj (oĝibveoj) en Ontario.


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1