KRISTNASKO

Alestu, fidelaj

Latina Originalo: Adeste Fideles
Alia Esperanta Versio : Ĉeestu, fiduloj (Milsom) | Ĉeestu, fiduloj (KKB)

Kaj kiam la anĝeloj foriris en la ĉielon, la paŝtistoj diris unu al alia : Ni jam iru ĝis Bet-Leĥem, kaj vidu ĉi tiun okazintaĵon, kiun la Eternulo sciigis al ni. : Luko 2.15

Teksto : Anonima latinlingva kanto,
verŝajne verkita de John Francis WADE, ĉ. 1743
Traduko : Montagu Christie BUTLER,
almenaŭ parte bazita sur angla versio de Frederick OAKELEY:
O Come, All Ye Faithful

Fonto : AK 45 » HE 27

  1. Alestu, fidelaj, ĝoje triumfantaj.
    Venu, ho venu vi al Betlehem'!
    Vidu naskitan Reĝon de anĝeloj!
         Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru,
         Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'!
  2. Dio el Dio, Lumo el la Lumo,
    Tamen naskita el la virgulin';
    Dio en vero, Die generita:
         Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru,
         Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'!
  3. Ĝoje kantadu ĥoro anĝelara;
    kantu la aŭloj de ĉielo mem:
    “Gloro al Dio en supera alto!”
         Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru,
         Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'!
  4. Ame ni danku al la Dia Bebo,
    Kies naskiĝon gaje festas ni:
    Vorto eterna, nun enkarniĝinta:
         Ni venu kaj adoru, ni venu kaj adoru,
         Ni venu kaj adoru al Kristo, Sinjor'!

Melodio : ADESTE FIDELES
Atribuita al John Francis WADE (ĉ. 1743)
[Ad atribuas ĝin al John READING, antaŭ 1681]
MIDI TCH

Historio de la Kanto

Rim. : “Zambankanzono” : Universala Kongreso de DoKo JORDAN


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1