TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

TRADUKAROJ

Esperantaj tradukoj de Adeste Fideles

Canticum Adeste Fideles Esperantice Redditum

Esperanto translations of O Come All Ye Faithful

Melodio (ADESTE FIDELES) : MIDI

La unua apero de la latina teksto "Adeste Fideles" kaj la samnoma melodio estis en la jaro 1743 aŭ 1744 per la plumo de John Francis Wade, angla katoliko loĝanta en Douai, Francio. Ne estas absolute certe, ke li aŭtoris la tekston kaj komponis la muzikon, sed estas tre probable. En 1750 oni faris kopion de lia manuskripto por la Angla Romkatolika Kolegio en Lisbono, Portugalio, kaj de tie ĝi disvastiĝis tra Anglalingvujo. Al tiu historio ŝuldiĝas la fakto, ke krom ADESTE FIDELES la melodio havas ankaŭ la nomon PORTUGUESE HYMN.

Adoru (2001) informas, ke la melodion komponis "John READING (antaŭ 1681)", sed mi dubas tion (interalie pro la fakto, ke la sama libro misatribuas sian tekston (de Wade) al de Borderies).

La popularigon de la kanto ankaŭ ĉe nekatolikaj kristanoj akcelis la anglalingvaj tradukoj, precipe tiu de Frederick Oakeley (1841), O come, all ye faithful!. La Esperanta versio de Butler, kaj la unua kaj kvara strofoj de la versio de Milsom, ŝajnas bazitaj sur la angla versio de Oakeley aŭ, en la kazo de Butler, eble rekte sur la latina teksto de Wade. La strofoj 2a, 3a kaj 5a de Milsom, aliflanke, ŝajne baziĝis sur alia angligo, farita de William Thomas Brooke (1848-1917). La versio de Brooke (kaj Milsom) redonas nur la unuan el la kvar strofoj, kiujn Wade verkis; ĝiaj dua ĝis kvara strofoj prezentas aliajn latinajn strofojn (2 de iu Abbé de Borderies, kaj 1 anonima). Tria angligo, Come hither, ye faithful de Edward Caswall (1849), laŭ mia scio ne naskis Esperantan version ĝis nun — kaj restas relative nekonata ankaŭ anglalingve, eble ĉar anstataŭ la amata kaj konata melodio de Wade ĝi uzas nekonatan melodion BARNBY de Joseph Barnby (1838-1896).

Esperantaj Tradukoj

Alestu, fidelaj, tr. Montagu Christie Butler, en Himnaro Esperanta kaj Adoru Kantante
Ĉeestu, fiduloj, ĝojaj, triumfantaj, tr. M. Milsom, en Himnaro Esperanta
Ĉeestu, fiduloj, ĝoje triumfantaj, tr. Kloster Kirchberg, en Adoru
Ho, venu, fidelaj, anonima traduko, verŝajne el la angla, ĉe la TTTejo de Don Harlow

Latina Originalo

Adeste Fideles (indikas la probablajn verkintojn de la diversaj strofoj)

Anglaj Versioj

O Come, All Ye Faithful (Strofoj 1-3, 7 tr. Oakeley, 4-6 tr. Brooke) TCH
Come Hither, Ye Faithful (tr. Caswall) TCH


Mi serĉas almenaŭ minimumajn informojn pri M. Milsom (vivojaroj? persona nomo? ktp); se vi scias ion pri tiu, bonvolu sciigi min! Ankaŭ informoj pri la ceteraj menciitoj, kaj pri la sorto de la teksto kaj melodio en aliaj lingvoj kaj landoj, estos bonvenaj. Antaŭdankas — Liland


TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto
Hosted by www.Geocities.ws

1